2012-08-07 Dum la unua sudazia seminario (SAS) okazinta komence de marto en Katmanduo okazis interalie la 3-an de marto prelego de Bharat Ghimire pri Tibor Sekelj, okaze de la 100- jara jubileo de lia naskiĝo. Li resumis la libron de Sekelj pri Nepalo titolitan "Nepalo malfermas la pordon". Tibor Sekelj profunde traktis la nepalajn popolon, historion, geografion, religiojn, artaĵojn, vivmanieron, etnojn, lingvojn ktp. La verko ankoraŭ estas leginda kaj por eksterlandanoj kaj por nepalanoj. Fakte la verko estas unu el la plej gravaj libroj skribitaj de eksterulo pri Nepalo. Sekelj klare mencias, ke li instruis Esperanton al tiamaj famuloj en Nepalo, inkluzive al la reĝo de Nepalo Mahendra kaj la plej granda poeto de la lando, Lakshmi Prasad Devkota.
Bharat Ghimire
(el Eŭropa Bulteno)
Redaktoro: Liu Zijia
|