|
En Kroatio plia aranĝo omaĝe al Tibor | 2012-08-07 La 26-an de majo okazis en Hraščina norde de Zagrebo aranĝo dediĉita al Tibor Sekelj kiun organizis Spomenka Štimec. Prezentiĝis ekspozicieto de la libroj de Sekelj kaj programo en kiu pri li parolis Spomenka Štimec kaj Zlatko Tišljar. En kultura programo Neven Mrzlečki kantis elektitajn kantojn el Sudameriko. Menciindas ke inter kvindeko da ĉeestantoj ĉeestis ankaŭ la prezidantino de la regiono (Županija Krapinsko-Zagorska), sinjorino Sonja Borovčak.
Maja Tišljar
(el Eŭropa Bulteno)
Redaktoro: Liu Zijia
| |
|














 |
|