2012-08-07 Svisa Esperanto-Societo havis la ĝeneralan asembleon. Mi aludis al Tibor Sekelj kaj mallonge prezentis lin. Jen parto de la protokolo de la asemblea kunsido:
"2012 estas memoriga jaro de Tibor Sekelj: vojaĝisto el la tiutempa aŭstra hungara imperio. Li vojaĝis, verkis en la hispana, serbokroata kaj en Esperanto en belega stilo."
Alia loko por memori pri Tibor Sekelj: Mi nun preparas la testojn de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA por Kunming. Mi devas elekti tekstojn por aŭskulta kompreno kaj lega kompreno. Mi prenis kaj por la elementa nivelo kaj por la meza nivelo parton de la unua ĉapitro de Ghambo Rafiki: mirinda teksto "Kial ĝuste al Afriko" kun tiu priskribo de la graveco de konsidero de individuo. Multaj nuntempaj esperantistoj devus relegi ĝin dekfoje.
Mireille Gosjean
(el Eŭropa Bulteno)
Redaktoro: Liu Zijia
|