2012-08-07
Kadre de la festo de la programo de 2012 kiam Esperanto atingis sian 125-jariĝon, Kroata Esperanto-Ligo okazigis la 23an de marto belan memorvesperon pri Tibor Sekelj, uzinte la ejon de la urba oficejo por planado kaj evoluo de Zagrebo. Sesdeko da homoj kolektiĝis por ĉeesti ne nur prelegon pri Tibor Sekelj prezentita de Judita Rey Hudeček kaj Spomenka Štimec sed ankaŭ por partopreni la lanĉon de la korea eldono de la romano Kumeŭaŭa -- filo de la ĝangalo. La korea eldono de la libro aperis en la urbo Seulo en traduko de Ombro Jang. Fragmenton el la libro legis Nara Han el Korea Ambasadejo en Zagrebo. Kroatajn fragmentojn legis Ðivo Pulitika. Kantis koruso de Kroata-makedona societo kaj operkantisto Neven Mrzlečki. Ĉeestis interalie tri reprezentantoj de Ambasadejo de Respubliko Serbio en Kroatio.
Spomenka Štimec
(el Eŭropa Bulteno)
Redaktoro: Liu Zijia
|