Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ronda Tablo pri Tibor Sekelj en Subotica
2012-08-07

 
 
 
 
 

 

    De la 18-a ĝis la 20-a de majo okazis en Subotica (Serbio) Ronda Tablo "Vivo kaj verko de Tibor Sekelj" - Dum la aranĝo prelegis pri diversaj aspektoj de la temo 14 prelegantoj kaj tri prelegoj de neĉeestantoj estis legitaj. En la aranĝo partoprenis trideko da partoprenantoj el Serbio, Hungario, Slovakio, Kroatio, Slovenio kaj Bosnio-Hercegovino. La Rondan Tablon aŭspiciis la urbestro sinjoro Saša Vučinić. La prelegoj prilumis la vivon de Tibor Sekelj el multaj aspektoj: La vivo kaj agado, neordinara vojaĝanto, biografio, vivfilozofio, literaturo, rolo en strategio de E-movado, universalismo, postlasitaj spuroj en Argentino kaj Kostariko, Sekelj en muzeoj de Spišska Sobota kaj Subotica, rolo en difino de geografiaj terminoj, Sekelj en Beograda televido, la ĉiama semanto.

 

    Eble la plej trafan difinon pri Sekelj prezentis Judita Rey Hudeček el Kroatio difinante lin NIA TIBOR. Pro la fakto ke Sekelj vere apartenis al la tuta mondo kaj malfacile oni povas ligi lin forte al iu ajn lando (li ja naskiĝis en Slovakio, laŭ gepatroj estis hungaro, edukiĝis kaj studis en eksa Jugoslavio kaj poste vivis kaj esploris multajn partojn de la mondo) oni povas nur miri kiom profundajn spurojn li lasis en multaj landoj ĉar oni konsideras lin NIA TIBOR same en Slovakio, kiel en Hungario, Kroatio, Serbio, Argentino, Nepalo, Meksikio, Bolivio. La libro kun ĉiuj prezentitaj referaĵoj estos sendube grava dokumento por kontribui al la prilumo de tiu grandulo, kvankam la Ronda Tablo konstatis, ke ĉio kion ni faris estis nur ekgrato en la esploro pri lia vivo. Ĉiu ekkono pri li postulas novajn kaj novajn pliajn esplorojn kaj por bone pristudi iun ajn el la kampoj oni bezonas jarojn da esploroj.

 

    Dum la libertempaj diskutoj la partoprenantoj proponis al la organizanta E-societo de Subotica ekde nun daŭre ĉiujare organizi tagojn de Tibor Sekelj kaj krei el Tibor simbolon de Subotica. Krom la Ronda Tablo okazis jenaj pliaj aranĝoj: La duan tagon en la solena salono de la belega urbodomo okazis riĉa kulturprogramo en tri lingvoj (hungara, serba kaj Esperanto) en kiu koruso kantis kanzonojn, pianludistino prezentis pianmuzikaĵojn, oni deklamis poeziaĵojn, estis prezentataj solenparoloj. Digna kaj bela omaĝo. Apartaj programoj estis vizito de la tombo de Tibor kun surmeto de girlandoj kaj malkovro de memortabulo sur la domo kie Sekelj vivis, meze de la urbo. Estis krome malfermita ekspozicio pri Sekelj en urba biblioteko kaj ekspozicio de fotoj pri pupoj el Pupteatra Internacia Festivalo kiun li iniciatis en Zagrebo. Aparte grava estis apero de la libro en 5 lingvoj (serba, Esperanto, hungara, angla kaj kroata) "Tibor Sekelj" kun multaj artikoloj kaj fotoj pri li kaj eksponaĵoj el lia kolekto de maskoj, instrumentoj kaj ĉapoj. La aranĝon partoprenis ankaŭ lia edzino Erzsebet Sekely kaj oni legis ankaŭ salutleteron de lia filo Daniel Bernstein.

 

    La renkontiĝo estis bonega okazo por multaj interparoloj de la partoprenantoj. La dommastro: E-societo el Subotica portanta la nomon de Tibor Sekelj kaj la urbo Subotica tre bone organizis ĉion kaj meritas grandan dankon por eksterordinara gastameco.

 

Zlatko Tišljar

(el Eŭropa Bulteno)

Redaktoro: Liu Zijia

3

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng