2012-08-08
 Ĉina velisto Xu Lijia |
La 6an de aŭgusto ĉe la haveno Weymouth & Portland okazis la virina lasero-radia velado kadre de la Londonaj Olimpikoj. Ĉina sportisto Xu Lijia per la rezulto de 30 minutoj kaj 19 sekundoj la unua atingis la cellokon. Ŝi ĉampioniĝis per la plej multe da poentoj el la dek matĉoj.
En la Pekinaj Olimpikoj ĉina velisto Yin Jian triumfis en tiu ĉi konkurso, kaj Xu Lijia gajnis la duan lokon. Lasero-radia velado estis oficiale enlistigita kiel olimpika sporto en la jaro 2008.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|