Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
100 elektronikaj abonantoj de La Ondo
2012-08-08

 

 

    Antaŭ unu jaro, en septembro 2011, en ĉi tiu retejo aperis resuma artikolo pri nia elektronika eldonado, kiu montris, interalie la konstantan kreskon de la nombro kaj procentaĵo de tiuj, kiuj abonas La Ondon elektronike en la formato pdf.

 

    Ĉi tiu tendenco daŭras ankaŭ en la 2012a jaro. Je la 1a de aŭgusto inter la 509 registritaj abonantoj de La Ondo estis 100 ret-abonantoj, je 5 pli multe ol fine de la pasinta jaro. Reale, la kresko estas eĉ pli granda, ĉar pasint-jare 10 el la 95 ret-abonantoj ricevadis pdf-version de nia gazeto danke al donaco el Brazilo. Jam preskaŭ ĉiu kvina abono estas elektronika.

 

    La statistiko montras, ke la elektronika versio de nia magazino iĝas ĉiam pli populara. Nun ĉiu sesa Ondo-abono estas elektronika.

 

Abonjaro

Abonoj entute

E-abonoj

Procentaĵo

2007

539

19

3,5%

2008

573

43

7,5%

2009

543

52

9,6%

2010

509

61

12,0%

2011

556

95

17,1%

2012*

509

100

19,6%

 

    * Je la 1a de aŭgusto 2012. Ĝis la jarfino probable aldoniĝos deko da pliaj abonantoj, sed la procentaĵo ne povos grave ŝanĝiĝi.

 

    Vi povas senpage elŝuti du numerojn de la Ondo el nia retejo.

 

    La elektronika versio de La Ondo estas abonebla kontraŭ nur 12 eŭroj ĉe niaj perantoj en pluraj landoj.

 

    La jam aperintaj elektronikaj kajeroj de La Ondode Esperanto iĝos publike legeblaj kun kvinjara prokrasto, do en la venonta jaro ni enretigos la tutan jarkolekton 2007.

 

Aleksander Korĵenkov

(el La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2012/08/ondo100/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Zamenhof, L. - L. Mi estas homo / Kompilis, komentis Aleksander Korĵenkov. -- Kaliningrado: Sezonoj, 2006. -- 288 paĝoj; 500 ekz. -- (Serio Scio; №6).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng