2012-08-08 Teksto de Chen Ji kaj fotoj de Zhao Xi
 S-ro Chhim Sokha (la tria de dekstre) prezentas siajn amikojn por la ĉinaj e-istoj. |
|
 S-ro Wang Ruixiang (la unua de maldekstre) donacas al KEA la nove eldonitan albumon "Antaŭen kun Espero pri la Ĉina E-Movado". |
|
 S-ro Cao Shengqiang (la tria de dekstre), vicdirektoro de la Zaozhuang-a Universitato, donacas tekruĉon al kamboĝaj e-istoj. |
|
 Kunfotiĝo |
La 4-an de aŭgusto la Ĉina E-delegacio invitita de la Kamboĝa E-Asocio (KEA) vizitis Pnompenon, ĉefurbo de Kamboĝo, kie ili intervidiĝis kun la prezidanto de la KEA s-ro Chhim Sokha kaj aliaj kamboĝaj e-istoj.
S-ro Chhim Sokha bonvenigis la gastojn kaj prezentis al ili la disvolvon de E-movado en sia lando. Li diris, ke en la urbo Pnompeno estas pli ol 20 e-istoj, ili ĉiusemajne havas renkontiĝon por paroli Esperanton kaj interŝanĝi informojn. Li ĵus vizitis Hanojon kaj tie partoprenis en la 97-a UK, en la solena malferma ceremonio li nome de la kamboĝaj e-istoj salutis la kongreson. S-ro Wang Ruixiang, direktoro de la oficejo de la Ĉina E-Ligo, prezentis la de ĝi organizitan aktivadon "Ĉina Tago" en la 97-a UK kaj la preparadon de la Internacia E-Muzeo de la Zaozhuang-a Universitato. Li diris, ke kiel vicprezidanto de KAEM li zorgas ne nur pri la E-movado en Ĉinio, sed ankaŭ pri tiu en aziaj landoj, li deziras, ke la kontaktoj de e-istoj inter aziaj landoj estu oftaj. Li fine donacis al la kamboĝaj e-istoj pentraĵojn kaj la nove eldonitan albumon "Antaŭen kun Espero pri la Ĉina E-Movado". Ankaŭ Cao Shengqiang, vicdirektoro de la Zaozhuang-a Universitato, donacis tekruĉon al kamboĝanoj. La renkontiĝo finiĝis en la ĝoja kaj agrabla etoso.
|