2012-08-08
BibLO estas siglo por la biblioteko de La Ondode Esperanto, kaj do ĝi estas biblioteko de ĉi tiu internacia magazino. BibLO estis fondita en 1998 surbaze de la privata kolekto de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La biblioteko kreskas danke al donacoj, aĉetoj, interŝanĝo kaj danke al libroj, kiujn oni sendas al La Ondode Esperanto por recenzo (tiucele en La Ondo estas recenzataj nur duekzemplere ricevitaj libroj). La listoj de la ricevataj libroj ĉiumonate aperas en La Ondode Esperanto kaj ekde la 2003a jaro ankaŭ en la reto.
La ĉefa celo de BibLO estas kolektado, registrado kaj diskonigo de libroj en/pri Esperanto kaj de libroj interlingvistikaj, kiuj estis eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio. Jam aperis kvar eldonoj de tiutema bibliografio. Sed ni laŭeble kolektas ankaŭ librojn pri zamenhofologio, esperantologio, historio kaj kulturo de Esperanto, tradukojn de la rusa beletro kaj originalan beletron.
Ĉi tiu bibliografio listigas ĉiujn librojn de BibLO, kiuj estas originale verkitaj en Esperanto. La libroj estas dividitaj je du grupoj: (1) antologioj, krestomatioj kaj similaj pluraŭtoraj kolektoj kies aŭtoroj ne estas indikitaj en la baza bibliografia priskribo; (2) verkoj de aŭtoroj nomitaj en la bibliografia priskribo. Estas registritaj ankaŭ libroj miksitaj, kiuj enhavas ne nur originalajn verkojn beletrajn, sed ankaŭ tradukitajn kaj nebeletrajn verkojn. Krome estas registritaj kelkaj libroj de bone konataj Esperantaj aŭtoroj (Eroŝenko kaj Waringhien) kiuj estis verkitaj nacilingve kaj poste tradukitaj en Esperanton. Aliflanke, ni ne konsideris klare didaktikajn legolibrojn, kaj do en la listo estas, ekzemple, la romaneto La verda koro de Julio Baghy kaj "facilaj rakontoj" de Sten Johansson, sed mankas Gerda malaperis! de Claude Piron kaj similaj verketoj.
Ĉi tiu bibliografio ne havas grandan sciencan valoron, ĉar ni uzis koncizan bibliografian priskribomanieron, kiu tamen sufiĉas por scii, kiuj libroj estas en BibLO (interalie, por eviti aĉeton de duoblaĵoj). Ĝi do estas nura librolisto.
Je la 6a de aŭgusto 2012 en BibLO estas registritaj 331 originalaj beletraj libroj, inkluzive de reeldonoj. Kelkaj libroj, ricevitaj recenzocele, dume ne estas registritaj, kaj ni enmetos ilin en la liston post la apero de recenzoj.
Inter la aŭtoroj (nur unuaŭtoraj libroj, ne diversaŭtoraj kolektoj) la plej reprezentita estas István Nemere, kies 16 libroj estas en nia kolekto; sekvas Julio Baghy, Sten Johansson (po 11 libroj), Mikaelo Bronŝtejn kaj Vasilij Eroŝenko (po 9), Lorjak (7), William Auld kaj Raymond Schwartz (6) kaj Kálmán Kalocsay (5).
Ni estos kontentaj, se ĉi tiu listo estos utila ne nur por ni, sed ankaŭ por interesatoj pri la Esperanta literaturo. Se vi trovos mistajpojn kaj aliajn erarojn, ni estus dankaj, se vi sciigus ilin al ni. Volonte ni akceptos donace originalajn beletraĵojn, kiuj mankas en la listo.
Legu la liston en nia malnova retejo http://esperanto.org/Ondo/Biblo-or.htm.
Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov
La 6an de aŭgusto 2012
Kaliningrado, Ruslando
(el La Balta Ondo: originala-beletro-en-biblo)
Redaktoro: Niu Xueqin
|