Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Bonvenon al Trilanda konferenco!
2012-08-08

    Historie la unua komuna konferenco de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, la Slovakia Esperanto-Federacio kaj la Aŭstria Esperanto-Federacio okazos ĝuste surloke inter la tri landoj en la ĉeĥa urbo Břeclav inter la 27-a kaj la 30-a de septembro 2012 kun la ĉeftemo: "Esperanto kiel vojo al ekkono de niaj najbaroj".

 


Afiŝo pro la Trilanda Konferenco 

 

    Landaj Esperanto-asocioj el Ĉeĥio, Slovakio kaj Aŭstrio elkore invitas siajn membrojn, sed same aliajn gastojn el ĉiuj landoj, partopreni en la unika komuna konferenco de la tri landoj.

 

    Ĝi okazos fine de septembro, dum en Suda Moravio turisme la pinta periodo de vinrikolto kaj folkloraj solenaĵoj. Atendas vin kompreneble ne nur necesa labora traktado, sed ankaŭ interesa prelega, kultura kaj turisma programo.

 

    Okazloko

 

    La distrikta urbo Břeclav kun ĉ. 25 mil loĝantoj troviĝas en la landlima angulo de ĉiuj tri respektivaj landoj kaj estas tre bone trafike atingebla, ĉar ĝi situas sur la ĉefaj trajnlinioj kaj ĉe la aŭtostrado Brno-Bratislava. Kvankam en la historio ĝi estis plurfoje grave damaĝita (lastfoje dum bombado en la 2-a mondmilito), temas pri loko turisme interesa kaj agrabla kun pluraj vidindaĵoj. Ĝi estas centro de la folklora vinregiono Podluží kaj bonŝance ĝuste dum nia konferenco okazos en la urbo Sanktavenceslaa solenaĵo kun popolmetia jarfoiro, multnombraj kulturaj spektakloj kaj vingustumado, kiun ni ankaŭ povos ĝui.

 

 
Preĝejo en Břeclav-Poštorná
 

Romantika kastelo en Lednice 

 

    Krome en senpera proksimeco de la urbo troviĝas la unika Areo Lednice-Valtice, kiu estas parto de la Mondheredaĵo de UNESKO. Kun ĝi ni povos konatiĝi dum la vendreda posttagmeza ekskurso -- ni vizitos i. a. romantikan kastelon Lednice kaj ĝian mirindan parkon.

 

    Supozata skiza programo

 

    En la 27-a de septembro: posttagmeze -- alveturo, konatiĝo kun la urbo, konversacia kurso kaj vespere -- ĉeftema programo (prelegoj, projekciado).

 

    En la 28-a de septembro: antaŭtagmeze -- ĉeftema programo (prelegoj, diskutoj, prezentoj); posttagmeze -- busekskurso al Areo Lednice-Valtice kaj vespere -- kultura programo.

 

    En la 29-a de septembro: antaŭtagmeze -- jarkunvenoj de ĈEA, SKEF kaj AEF; posttagmeze -- vizito de Sanktvenceslaa solenaĵo en Břeclav (kermeso, folklora muziko, spektakloj) kaj vespere -- amuzvespero.

 

    En la 30-a de septembro: antaŭtagmeze -- ĉeftema programo, komuna diskuto kaj vizioj pri kunagado.

 

    Restadkondiĉoj

 


La hotelo IMOS 
 
 
La studenthejmo

 

    Por loĝi eblas elekti inter du kategorioj: kvalita tristela hotelo IMOSkaj pli modesta moderpreza mezlerneja studenthejmo kun simplaj 2-3-litaj ĉambroj kun necesejoj / duŝejoj surkoridore. Tutproksime troviĝas studentmanĝejo, kie oni povas simplamaniere komune manĝi kaj kie okazos ĉefaj programoj. Ĉiuj konstruaĵoj troviĝas en la urbocentro, ĉ. 15 minutojn piede de la trajna kaj busa stacidomoj.

 

    Kotizoj kaj aliĝoj

 

    Kotiztabelo kaj aliĝkondiĉoj aperas en aparta aliĝilo. Ni klopodis por starigi tre moderan programkotizon kaj diversajn loĝeblecojn kaj tarifojn por fari la aranĝon finance akceptebla laŭeble por ĉiuj. Propravolaj mondonacoj bonvenas kaj ni garantias, ke ili servos nur por plibonigo de la servoj (ekz. por salonoj).

 

    Ni konsilas frue aliĝi, ĉar kelkaj elekteblaj loĝvariantoj povas elĉerpiĝi kaj pro la urba solenaĵo ne eblos trovi aliajn tranoktlokojn!

 

    La aliĝilon vi povas plenigi elektronike post klako alwww.esperanto.cz/aligxilo2012 aŭ sendi retpoŝte almetitan aliĝilon al ĈEA-kasisto vhirsx@email.cz aŭ plenigi ĝin permane kaj sendi per normala poŝto al Vratislav Hirš, Ruprechtov 117, CZ-683 04 Drnovice, Ĉeĥio. Kopion pri via aliĝo ni sendos al via landa asocio.

 

    Kontaktpersonoj

 

    ĈEA-kasisto Vratislav Hirš, vhirsx@email.cz -- aliĝoj, pagoj;

 

    ĈEA-komitatanino Pavla; Dvořáková, pavla.esperanto@gmail.com -- programo;

 

    ĈEA-prezidanto Vladimír Dvořák, vl.dv@centrum.cz -- ĉio alia.

 

    Ni antaŭĝojas sincere vian partoprenon!

 

(el http://lek.esperanto.sk)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 
Zamenhof, L. - L. Mi estas homo / Kompilis, komentis Aleksander Korĵenkov. -- Kaliningrado: Sezonoj, 2006. -- 288 paĝoj; 500 ekz. -- (Serio Scio; №6).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng