Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Belga Delekta Orkestro faris prezentadon en Tianjin, Ĉinio
2012-08-09


Muzikistoj en prezentado 
 

Vizitantino (dekstre) el Wuhan, ĉefurbo de Hubei-provinco en meza Ĉinio, laŭinvite kantas ĉinan kanton kun akompano de la belgaj muzikistoj. 

 

    En la 5-a de aŭgusto okazis koncerto de la Belga Delekta Orkestro kiel la unua internacia koncerto speciale por eksterlanda orkestro sur la Dongjiangwan-a Sabla Plaĝo de Tianjin, marborda urbo en orienta Ĉinio. La koncero estis unu el la seriaj programeroj de la 3-a Turisma Festivalo de la Tianjin-a Haveno. Ĝi donis al la vizitantoj ĉinaj kaj eksterlandaj mirindajn, romantikajn kaj freŝajn somertagojn. Samtempe, la koncerto estas la lasta ludado de la orkestro dum la rondira prezentado komencita en la 20-a de julio kaj finita en la 5-a de aŭgusto.

 

    En la koncerto 7 muzikistoj entuziasme interagis kun la spektantoj kaj ludis muzikojn ne nur fremdlandajn sed ankŭ ĉinajn, ekzemple la kantaj melodioj "Posteuloj de la drakoj", "Kantoj kaj ridetoj" kaj "Dolĉa dolĉega".

 

    La Belga Delekta Orkestro estis establita en la jaro 2002. Ĝi estis fama en Eŭropo kiel la plej eminenta orkestro de luma muziko (Light Music), ambasadoro de belga figuro kaj reĝa orkestro de Nederlando. 7 muzikistoj kaj 3 estroj kaj tradukistoj konstituis la orkestron. La ĉefa stilo de ĝia ludado konsistas el eŭropa muziko kiel la ĉefa temo kaj la luma muziko kiel la animo, kaj la prezentaĵoj kun brila tono, delikata tembro kaj riĉa modulado inkludas muzikojn de diversaj epokoj, stiloj kaj specioj. La orkestro estas vaste ŝatata de spektantoj en diversaj landoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng