2012-08-09
 Wu Minxia en plonĝado |
La 6-an de aŭgusto okazis finalo de la virina 3-metra saltotabula plonĝo de la Londonaj Olimpikoj kaj ĉina plonĝistino Wu Minxia ĉampioniĝis per 414 poentoj. Ŝi ĉiam estis en la unua loko en la prepara konkurso kaj la duonfinalo. Alia ĉina plonĝistino He Zi estis en la dua loko en la prepara konkurso sed falis ĝis la tria pro eraro en la duonfinalo.
Fine Wu Minxia gajnis ŝian unuan oran medalon de la Olimpikoj kaj He Zi gajnis la arĝentan.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|