2012-08-09
La ĉi-jara Universala Kongreso en Hanojo estis la plej malgranda post tiu en Vankuvero en 1984, kun nur okcentoj da partoprenantoj. Tuj post la UK en Hanojo estis malfermita la Internacia Junulara Kongreso, ankaŭ ĝi nekutime malgranda, kun malpli ol cento da eksterlandaj partoprenantoj. Hanojo efektive estas rezerva solvo por ke entute okazu IJK. La ĉi-jara kongreso devis okazi en Japanio, sed en januaro la japanaj aranĝantoj subite anoncis la nuligon de la kongreso. La vjetnamaj esperantistoj jam havis sperton pri la Hanoja IJK en 2007, kaj sukcesis eksprese aranĝi ĉion.
En Hanojo la sekvan tagon post la Universala Kongreso de Esperanto komenciĝis la 68-a Internacia Junulara Kongreso. En la ĉefa junulara Esperanto-aranĝo partoprenas ĉi-jare ĉirkaŭ 150 esperantistoj, pli-malpli duone vjetnamaj kaj duone eksterlandaj.
La kongreso okazas denove en Hanojo post nur kvin jaroj, laŭ la decido de antaŭ duonjaro, kiam Japana Esperanto-Junularo rezignis pri la organizado de IJK en sia lando. Pro tiu rezigno pardonpetis dum la landaj salutoj Kyo Iwama, komitatano A por Japanio kaj prezidanto de JEJ.
La kongresejo de la IJK estas la sidejo de Vjetnama Unuiĝo de Amikecaj Organizoj, kiu rolis ankaŭ en la organizado de la 97-a UK. La loĝĉambroj kaj programĉambroj situas en apudaj konstraŭaĵoj, lokitaj kadre de la komplekso de VUAO. Antaŭ la kongresejo fiere pendas bonvenigaj banderoloj, tre similaj al tiuj de la UK.
Marde okazis duontaga ekskurso – la partoprenantoj promenis al la proksimaj Maŭzoleo de Ho Chi Minh kaj Tempo de la Literaturo. Fine de la ekskurso pluvo pelis la esperantistojn al la kongresejo, kie dume daŭris prelegoj interalie pri la Esperanto-movado en Afriko kaj plurlingveca edukado. Dum la kongreso, krom du duontagaj ekskursoj okazos ankaŭ dutaga ekskurso al la montaro Ba Vi.
En la aŭkcio, kiu okazis marde posttagmeze, oni sukcesis kolekti pli ol 350 eŭrojn, kiuj estos transdonitaj al la apudhanoja infanvilaĝo SOS . La venditaĵoj - libroj, memoraĵoj, ludoj, alkoholaĵoj k.a. - estis donacoj de esperantistoj, ne nur tiuj, kiuj ĉeestas la kongreson.
La komitato de TEJO dum sia lunda kunsido elektis Francesco Maurelli kiel novan komitatanon C kaj Paweł Fischer-Kotowski kiel ĝeneralan sekretarion de TEJO. Marde kunsidis tri laborgrupoj – pri la politikaj pozicioj de TEJO, aktivula trejnado kaj aliĝo de Benina Organizo de Junaj Esperantistoj al TEJO. La planita laborgrupa kunsido pri Pasporta Servo estis nuligita, ĉar aliĝis tro malmultaj komitatanoj.
Dum la merkreda kunsido estos prezentitaj rezultoj de la grupa laboro kaj fintraktitaj la jara raporto 2011/2012 kaj la laborplano por la venonta jaro.
La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, dum momento partoprenis en la lunda kunsido de la Komitato de TEJO kaj "flustris salutojn" al la komitato nome de UEA. Li faris ankaŭ paroladon dum la solena inaŭguro, en kiu li diris interalie, ke tio estas la unua IJK en kiu li partoprenas.
La kongreso finiĝos sabate matene. Parto de kongresanoj partoprenos ankaŭ en la dutaga postkongresa ekskurso al Sa Pa.
(el Libera Folio)
Redaktoro: Niu Xueqin
|