Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La bonveniga arta spektaklo en la 45a Konferenco de ILEI
2012-08-09


Kiam tradicio kaj moderno intertuŝiĝas -- jen popmuzika kvarteto, kiu digne povus roli en eĉ la plej prestiĝa televida spektaklo, ie ajn en la mondo. 

 

    En la posttagmezo post la malfermo, la Kunminga Arta Kolegio regalis la konferencanojn per bonveniga koncerto, kun mirinde kaj memorinde alta nivelo. Imponis kaj la artisma kaj la teknologia lerteco, en livero de dancoj, kantoj kaj bildoj el plej diversaj nacimalplimultoj loĝantaj en la provinco. Aprezema publiko ĉeestis; aldone al la ĉ. 90 konferencanoj, aldoniĝis ducento da studentoj kaj instruistoj el la publiko, por komplete plenigi la halon, same kiel okazis en la malfermo.

 

    Legu la impresojn de kelkaj el la konferencaninoj:

 

    "Mi spektis la bonvenigan artan prezentadon kun granda plezuro; speciale la drakodanco, kiu estis farita de gestudentoj de la artkolegio, kortuŝis min. "

 

    Han Sug Heui, el Koreio.

 

    "La Bonvenigan Prezentadon mi ege ĝuis. Mirinda fakto estas, ke la prezentantoj de kantoj kaj dancoj en belaj tradiciaj kostumoj estis ĉefe studentoj. La nivelo de la prezentaĵoj tamen estis tre alta. Mi ankaŭ ĝuis la bildojn de tipaj pejzaĝoj de la provinco Yunnan montritajn surekrane. "

 

    Tieko Iŝikawa, el Japanio

 

    "Se ili estas ankoraŭ studentoj, mi ne klare vidas, kion ili ankoraŭ bezonas lerni. Preskaŭ ĉiu el la eroj povus prezentiĝi en prestiĝa londona teatro kaj homoj volonte pagus por vidi ilin, kaj poste ilin rekomendus al siaj konatuloj. Ne nur la artistoj estis elstaraj kaj allogaj, la vestaĵoj, kaj entute la prezento estis ege profesia. Eĉ post mia eliro el la teatro, mi ankoraŭ restis forte emociita pro la beleco kaj talento kiujn mi ĵus ĝuis. Al la trupoj, dankon! Vi ja estis brilaj. "

 

    Ana Montesinos, el Britio

 

    "Duhora programo estis mirinde zorgeme, lerte farita. Ĝi sukcesis prezenti tradiciajn trajtojn de multaj etnoj, kiuj vivas en Yunnan.

 

    Kiam aperis kvar viroj al podio (vidu la bildon fine), la sento estis, ke alvenis saluto tamen iel modernigita el tre foraj tempoj pri la montara vivo. Impona ankaŭ estis mongola instruisto, kies prezento montris konstantan bezonon rigardi ĉu alvenos batalontoj, oni devus montri aŭ ŝajnigi sian fortecon kaj potencon.

 

    Tibeta danco memorigis min pri la antaŭ 30 jaroj en Nepalo vidita danco en vilaĝo proksima al la tibeta limo kaj pri danco el Mongolio vidita en videofilmo antaŭlonge. Eĉ la vestaĵoj en sia simpleco similis. "

 

    Synnove Mynttinen, el Finnlando

 

    "Nepalo estas lando de diverseco. Loĝas 100 etnaj grupoj. Multaj etnaj grupoj havas similajn dancmanierojn kaj vestaĵojn. Do, mi sentis min hejme dum la prezentado. Mi pensas, ke la sociala bazo de Nepalo kaj Ĉinio estas preskaŭ sama. "

 

    Indu Devi Thapaliya el Nepalo

 

    Temas nekontesteble pri la plej altkvalita kaj ampleksa arta prezentaĵo iam ajn okazigita kadre de Konferenco de ILEI. Tre konvena al la konferenca temo: 'La arto de komunikado, komunikado de artoj'

 

    Alia raporto jam dissendita prezentas kvar pliajn bildojn; ni havas ankaŭ filmetojn kaj multe pli da bildoj, sed tiuj supozeble nur en aŭgusto estos dismontreblaj. La kolegio filmis la spektaklon, por aldoni al prezento pri la tuta konferenco, kiu estos poste akirebla kiel DVD.

 

(el ILEI)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng