2012-08-09
 Wu Hongbo (dekstre) mampremas kun Ban Ki-moon post la ĵurado. |
La 6-an de aŭgusto en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, Wu Hongbo, ĉina veterana diplomato, oficiale ĵure enoficiĝis kiel vicĝenerala sekretario de UN pri ekonomiaj kaj sociaj aferoj.
Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, prezidis la enoficiĝan ceremonion. Wu Hongbo metis sian livan manon sur la Ĉarton de UN, levis sian dekstran manon kaj laŭte legis la ĵuron antaŭ Ban Ki-moon. Post la ĵurado Ban Ki-moon manpremis kun Wu Hongbo por esprimi sian gratulon kaj propramane metis la insignon de UN sur lian bruston. Ankaŭ la aliaj ĉeestantaj oficistoj de UN gratulis Wu Hongbo unu post la alia.
En la posta intervjuo Wu Hongbo diris al la raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, ke dum sia oficperiodo li klopodos kun sia teamo por kunlabori kun la membraj landoj kaj aliaj internaciaj organizoj en la framo de UN. Li klopodos por atingi la celon de la Konferenco pri Daŭripova Evoluo de Rio+20 kaj fari imagon kaj aranĝon por la disvolva strategio post la eksvalidiĝo de la Miljara Disvolva Celo en la jaro 2015.
Wu Hongbo estis ministra asistanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio kaj ambasadoro de Ĉinio en Germanio antaŭ la nomumo de Ban Ki-moon.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|