Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
James Cameron vizitis la Ĉinan Internacian Eldonan Grupon
2012-08-10


Interparolas Zhou Mingwei (dekstre), gvidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, kaj reĝisoro James Cameron. 
 

James Cameron sub la akompano de Xu Bu, direktoro de la Fremdlingva Eldonejo. 

 

    Posttagmeze de la 8a de aŭgusto James Cameron, konata reĝisoro de Hollywood, kaj aliaj vizitis la Ĉinan Internacian Eldonan Grupon, supera administracio de la redakcio de El Popola Ĉinio, kaj kunsidis kun la grupa estro Zhou Mingwei. Ili interŝanĝis opiniojn pri kunlaboroj en la kampoj de gazetaro, eldono kaj diĝita tekniko ktp.

 

    Zhou gratulis al Cameron pro starigo de la ĉina sekcio de Cameron-Pace-Grupo, konigis laborojn de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj unu el ĝiaj subuloj la Fremdlingva Eldonejo, kaj prezentis la kunlaboran perspektivon. Zhou, komisiite de Zhou Wenzhong, ĝenerala sekretario de la Boao-a Forumo de Azio kaj eksa ambasadoro de Ĉinio al Usono, invitis Cameron al la jara kunveno de la Boao-a Forumo por diskuti pri esploro kaj kunlaboro de 3D-tekniko. Cameron akceptis la inviton kun plezuro, kaj deziris kunlaborojn kun la Fremdlingva Eldonejo kaj aliaj ĉinaj gazetar-eldonejoj por kune antaŭenigi 3D-teknikon.

 

    Cameron-Pace-Grupo estas diĝit-teknika kompanio, kune iniciatita de James Cameron kaj Vince Pace en la jaro 2011, kiu havas la plej alt-nivelan teknikon en 3D-aplikado kaj filmado. Naskiĝo de 3D-filmo Avatar reĝisorita de Cameron markis, ke mondaj filmoj eniris en 3D-epokon.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng