Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Malfermiĝis la ĉefagentejo de ĉina kompanio en Kamboĝo
2012-08-10


La malferma ceremonio de la Kamboĝa Korporacio de Mekaniko kaj Ekipaĵo 

 

    La 8-an de aŭgusto okazis malferma ceremonio de la Kamboĝa Korporacio de Mekaniko kaj Ekipaĵo en Pnompeno, ĉefurbo de Kamboĝo. La ĵuse malfermita korporacio estas la ĉefagentejo de la Ĉina Limigita Kompanio Shantui de Konstrua Mekaniko Importa kaj Eksporta en Shandong-provinco, orienta Ĉinio.

 

    Heng Samrin, ĉefprezidanto de la kamboĝa parlamento, diris kiam li renkontiĝis en Pnompeno kun Cheng Zhaohong, ĝenerala direktoro de la kompanio Shantui, ke la ĉinaj entreprenoj bone antaŭenpuŝos la evoluadon de la loka ekonomio en Kamboĝo per la investado. Nun, Ĉinio estas la plej grava investanta lando de Kamboĝo. De la jaro 1994 ĝis la jaro 2011 la totala investa sumo de Ĉinio al Kamboĝo jam atingis 8.9 miliardojn da usonaj dolaroj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng