2012-08-10 La 125-an jubileon de Esperanto 40-ope kune festis klubanoj, kursanoj, Esperanto-amikaro kaj urbestro Gerhard Walter en la Esperanto-ĝardeno de la Interkultura Centro Herzberg en la 26-a de julio, 2012. La speciala evento enhavis agrablan muzikon far la muzikista trio "Senlime", la komunan surfajran kuiradon de la hungara gulaŝo en kaldrono, manĝadon, trinkadon, festparoleton, babiladon. Oni hisis la Esperanto-flagon, manĝis bongustan fest-torton, muzikis, kune kantis, bonfarte ĝuis la belan, sunbrilan, someran veteron.
Multe ĝojigis nin, ICH-organizantojn de la evento, ke partoprenis en ĝi pluraj iamaj kunlaborantoj, kursanoj, disĉiploj, diplomitoj de la instrukapabligaj studoj eĉ kun propra Esperanto-kursano de la Esperanto-urbo. Tre agrabla tago; ĉiuj kune: hejm- kaj eksterlandanoj, de kelkmonata bebo ĝis pli ol okdek-jara avo, kvazaŭ en "rondo familia".
Sube estas kelkaj fotoj pro la evento.
(el http://esperanto-urbo.de/)
Redaktoro: Wang Lihua
 La jubilea torto (pretigita en la Esperanto-hotelo, restoracio Zum Pass en Sieber) |
|
 Petro Zilvar kaj Zsofia Korody, ĉeforganizantoj de la evento tranĉas kaj disdonas la torton. |
|
 Muzikista trio "Senlime" kantas por ni ankaŭ en Esperanto. |
|
 Babilado -- lingvoekzercado |
|
 Iamaj ICH-disĉiploj, nunaj estraranoj de GEA kun urbestro Walter |
|
 Agrabla tago kaj por junaj kaj por maljunaj kunfestantoj, bona etoso! |
|
 Grupfoto -- la ĝardeno preskaŭ malgrandas por la 40 kunfestantoj. |
|
 La 125-jara Esperanto (1887-2012) |
|