Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ban Ki-moon okaze de la Internacia Tago de Indiĝenaj Popoloj
2012-08-10

    La 9-a de aŭgusto estas la Internacia Tago de Indiĝenaj Popoloj. Ĝi estis proklamita de Unuiĝintaj Nacioj en decembro 1994 kaj unuafoje prifestita en 1985. Jen la mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon por la ĉi-jara Tago:

 

    Ekde la adopto antaŭ kvin jaroj de la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj, unuopaj indiĝenoj kaj indiĝenaj grupoj utiligas tradiciajn kaj novajn amaskomunikilojn por paroli pri si kaj aŭdigi sian voĉon.

 

    La temo de la ĉi-jara Internacia Tago de Indiĝenaj Popoloj estas "Indiĝenaj amaskomunikiloj, potencigado de indiĝenaj voĉoj". Indiĝenoj uzas ĉiujn eblojn amaskomunikilajn – lokajn radion – kaj televidelsendojn, filmojn, filmraportojn, videojn, la paperan gazetaron, Interreton kaj sociajn retgrupojn – por interveni en la ĝeneralan informadon, altiri la atenton de la internacia komunumo al la rompoj de homaj rajtoj kaj krei tutmondan solidarecon. Ili kreas ankaŭ siajn proprajn amaskomunikilojn, kiuj prezentas iliajn valorojn kaj helpas ilin lukti kontraŭ mitoj kaj falsaj ideoj.

 

    Indiĝenaj voĉoj rakontas pri luktado de jarcentoj kontraŭ maljusteco kaj diskriminacio kaj postulas la rimedojn kaj rajtojn, kiuj permesos al ili konservi siajn kulturojn, lingvojn, kredoformojn kaj tradiciojn. Ili proponas alian koncepton de evoluo ol la modeloj kiuj ekskludas la spertojn de indiĝenoj. Ili alvokas pri reciproka respekto kaj kultura interkompreniĝo, kiuj estas nemalhaveblaj por la kreado de socio sen antaŭjuĝoj kaj malriĉeco.

 

    En tiu ĉi internacia tago, mi promesas la plenan subtenon de la UN-sistemo al kunlaboro kun indiĝenaj popoloj, inkluzive de iliaj amaskomunikiloj, por akceli la kompletan plenumon de la Deklaracio. Kaj mi petas la membro-ŝtatojn kaj la publikajn amaskomunikilojn ebligi al la indiĝenaj popoloj prezenti siajn vidpunktojn kaj paroli pri tio kio gravas por ili kaj kion ili deziras.

 

    Ni devas utiligi la amaskomunikilojn – indiĝenajn kaj ne indiĝenajn, kaj ĉefe la novajn – por krei pontojn, realigi vere interkulturan mondon, en kiu diverseco estas festata; mondon, en kiu la diversaj kulturoj ne nur kunekzistas, sed ankaŭ reciproke aprezas unu la alian por iliaj kontribuoj kaj potencialoj.

 

Ban Ki-moon

El komuniko de UN esperantigis Stefano Keller, Estrarano de UEA (eksteraj rilatoj).

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Zamenhof, L. - L. Mi estas homo / Kompilis, komentis Aleksander Korĵenkov. -- Kaliningrado: Sezonoj, 2006. -- 288 paĝoj; 500 ekz. -- (Serio Scio; №6).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng