Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Diplomo de UEA al 12 elstaraj agantoj
2012-08-13

    En la Solena Fermo de la 97-a UK en Hanojo oni anoncis la nomojn de 12 Esperanto-aktivuloj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri Elstara Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado.

 

    Diplomo pri Elstara Agado: Huang Yinbao (Trezoro) el Ĉinio pro agado en la instruista Esperanto-movado; Dennis Keefe el Ĉinio pro la iniciato de lingvaj festivaloj kaj evoluigo de metodoj de Esperanto-instruado kaj de universitata uzado de Esperanto; Potturu V. Ranganayakulu el Hinda Unio pro agado sur loka kaj monda niveloj kaj pro verkado de Esperanto-lerniloj; Boĵidar Leonov el Bulgario pro Esperanto-agado en sia lando kaj aparte en universitataj medioj; Barbara Despiney kaj Renée Triolle el Francio pro longtempa reprezentado de UEA ĉe Unesko; Halina Gorecka el Rusio pro prizorgado de la eldonejo Sezonoj kaj la revuo La Ondo de Esperanto; Alvaro Motta kaj Rafael Henrique Zerbetto el Brazilo pro agado ĉe Rio+20, la konferenco de UN pri daŭripova evoluigo en Rio-de-Ĵanejro en junio ĉi-jare.

 

    Diplomo pri Elstara Arta Agado: Mikaelo Bronŝtejn el Rusio pro longtempa kontribuo al la Esperanta literaturo kaj muzika kulturo; Julián Hernández Angulo el Kubo pro longtempa kontribuo al la Esperanta muzika kulturo; Ulrich Becker el Usono pro la gvidado de la eldonejo Mondial kaj la eldonado de la revuo Beletra Almanako.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Zamenhof, L. - L. Mi estas homo / Kompilis, komentis Aleksander Korĵenkov. -- Kaliningrado: Sezonoj, 2006. -- 288 paĝoj; 500 ekz. -- (Serio Scio; №6).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng