Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La ĉina teamo gajnis la plej bonan rezulton en la Olimpikoj okazigitaj en aliaj landoj
2012-08-13


Xu Lijia (meze), flagtenanto de la ĉina teamo kaj ĉampioneco de la virina lasero-radia velado, en la ferma ceremonio de la Londonaj Olimpikoj   

 

    La 12-an de aŭgusto laŭ la londona tempo fermiĝis la Londonaj Olimpikoj, kiu daŭris 16 tagojn. En la Olimpikoj la ĉina teamo gajnis 87 medalojn inkluzive de 38 oraj, 27 arĝentaj kaj 22 kupraj, kaj okupis la 2-an lokon laŭ la nombro de la oraj medaloj kaj tiun laŭ la nombro de la medaloj. Ĉinaj sportistoj rompis 6 mondajn rekordojn kaj 6 olimpikajn. Tio estas la plej bona rezulto de la ĉinaj sportistoj en la Olimpikoj okazigitaj en aliaj landoj.

 

    Laŭ konigo de Liu Peng, estro de la ĉina teamo, en la Londonaj Olimpikoj la ĉina teamo gajnis orajn medalojn en 11 sportbranĉoj kaj medalojn en 17 sportbranĉoj kaj 73 disciplinoj. Tio montras, ke la ĉina sportado atingis sukceson en struktura kunordigo de sportbranĉoj kaj en ekvilibra disvolvado. Liu Peng laŭdis ĉinajn velistinon Xu Lijia, rapiriston Lei Sheng kaj naĝisto Sun Yang pro iliaj elstaraj kondutoj en la Londonaj Olimpikoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng