2012-08-13
 Alain Clement prelegas en la inaŭgura ceremonio. |
|
 Geknaboj en vizito al la olepentraĵo de Alain Clement |
La 11-an de aŭgusto inaŭguriĝis la artobjekta ekspozicio de franca artisto Alain Clement kun la titolo "Romanco en Ĉinio" en la urbo Suzhou de la provinco Jiangsu, sudorienta Ĉinio. La ekspozicio estas la unua eksponado de la artobjektoj kreitaj de Alain Clement en Ĉinio. Oni montris 24 eksponaĵojn inkluzive de olepentraĵoj, skulptaĵoj kaj artekipaĵoj. La ekspozicio daŭros ĝis la 31-a de aŭgusto en la Suzhou-a Galerio.
Sinjoro Alain Clement estas memlerninto. En la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, li senĉese provis krei tiajn artobjektojn kiuj povis doni fortan okulfrapon al la rigardantoj kaj tia stilo etendiĝis al la pentra kaj fota rondo. Kaj en la 80-aj jaroj li fariĝis fama abstrakta pentristo kun natura tekniko kaj plenforta efekto. Sed, la 90-aj jaroj estis grava turnopunkto por li, ĉar li grandigis la spacovolumenan senton de la kreaĵoj per brilaj koloroj.
La artobjektoj en la ĉi-foja ekspozicio estis kreitaj per akumulitaj koloroj unuj sur la aliaj por konstrui la komponojn de la pentraĵoj, kaj la skulpto estas la alia maniero de lia arta kreado.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|