Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La periodo de Militantaj Regnoj ( I )
2012-08-13

    Post la intensa porhegemonia batalado dum pli ol 200 jaroj en la periodo de Printempo kaj Aŭtuno, Ĉinio eniris en la periodon de Militantaj Regnoj (475 a.K.-221 a.K.), pereis multaj malfortaj feŭdulaj regnoj kaj restis nur sep regnoj: Qi, Chu, Yan, Han, Zhao, Wei kaj Qin.① Tiam la agonianta kortego de Zhou-dinastio jam tute paraliziĝis politike. Ĉiuj estroj de la sep regnoj unu post alia deklaris sin reĝo. Por akiri pli da tero kaj loĝantoj ili kondukis aneksajn militojn pli grandskalajn kaj pli intensajn ol tiuj en la periodo de Printempo kaj Aŭtuno. Jen kelkaj rakontoj pri milita kaj politika luktado dum la periodo.

 

    Maling-kampanjo

 

    De la mezo de la 5-a jc. a.K., Wei-regno iom post iom prosperiĝis, aneksis grandan teritorion sude de la Flava Rivero kaj gajnis al si hegemonion super la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero, pro kio naskiĝis antagonismo itner ĝi kaj Qi-regno. En 342 a.K. Wei-regno atakis Han-regnon, kiu petis helpon de Qi-regno. Laŭ la propono de milita konsilanto Sun Bin, la reĝo de Qi-regno esprimis sian volon helpi Han-regnon, sed ne tuj sendis la trupon. La sekvantan jaron, kiam ambaŭ rivaloj preskaŭ forkonsumis siajn fortojn, la reĝo de Qi-regno komisiis al Tian Ji kaj Sun Bin helpi Han-regnon kun la armeo sub ilia komando. La reĝo de Wei-regno sendis generalon Pang Juan kaj kronprincon Shen komandi centmil armeanojn por fari rebaton.

 

    Sun Bin bone sciis ke Wei-armeo estas forta kaj fiera, pro kio li faris falsan evakuon por allogi la malamikojn. En la unua tago de sia evakuo la armeo de Qi starigis fornojn por prepari manĝaĵojn por centmil soldatoj, en la dua tago duone tiom, en la tria tago ankoraŭ malpli nur por prepari manĝaĵojn por dudek mil soldatoj. Trompite de tio, Pang Juan diris al siaj subuloj: "Mi ja scias ke Qi-armeo estas tre timema kaj ne kuraĝas batali kontraŭ ni. Vidu, nur en tri tagoj la nombro de la dizertintoj superis jam duonon de la tuta armeo de Qi." Kaj li sen infanterio kaj diversaj provizaĵoj kondukis grupon da husaroj por persekuti la rivalojn.

 


Vidinte la vortojn "Pang Juan mortos sub la arbo", Pang Juan tuj ordonis la trupojn retiriĝi.

 

 

    Laŭ la kalkulo de Sun Bin, ke la armeo de Wei tiunokte devis atingi Maling (nordoriente de la nunaj Juancheng-gubernio de Shandong-provinco). Tie la vojo estis mallarĝa kaj ambaŭflanke de ĝi dissemiĝis obstakloj. Apud la vojo li embuskigis dekmil arkpafistojn, parte senŝeligis iun arbegon kaj skribis sur la senŝeligita trunko: "Pang Juan mortos sub la arbo!" Sun Bin ordonis ĉiujn embuskulojn pafi sagojn tuj kiam fajro ekflamos.

 

    Tiunokte la armeo de Wei sub la gvido de Pang Juan atingis Maling. Estis malhela nokto de oktobro. La avano de la armeo de Wei estis obstrukcita ĵus kiam ĝi atingis Maling. Pang Juan rigardis antaŭen kaj vidis ion malklaran sur la arbo. Li ordonis bruligi torĉon. Leginte la ideografiaĵojn, li tuj ordonis la tutan armeon retiriĝi. Sed jam estis malfrue. Vidinte la fajrolumon, arkopafistoj de la armeo de Qi embuskantaj ambaŭflanke de la vojo tuj ekpafis. Hajloj da sagoj dronigis la armeon de Wei en kompletan malordon, iuj estis pafmortigitaj, aliaj mortis de tretado de ĉevaloj. Trovinte nenian eliron, Pang Juan sin mortigis. La kronprinco estis kaptita viva.

 

    Sun Bin estis fama strategiisto en la periodo de Militantaj Regnoj. Li verkis libron pri milita arto, kiu perdiĝis antaŭ longa tempo kaj estis trovita nur en 1972 en la antikva tombo de Yinque-monto, Shandong-provinco. Nun ĝi post reordigo jam estis eldonita kun la titolo "Milita Arto de Sun Bin". Lia avo estis milita specialisto Sun Wu, kiu trejnis palacajn servistinojn en Wu-regno, pri kiu rakontis la artikolo "La Periodo de Printempo kaj Aŭtuno".

 

    ① Qi-regno situis ĉe la nunaj provincoj Shandong kaj Hebei.

 

    Chu-regno situis ĉe la nunaj provincoj Sichuan, Hubei, Hunan, Jiang-xi, Anhui, Shaanxi, Henan kaj Jiangsu.

 

    Yan-regno situis ĉe la nunaj provincoj Hebei, Liaoning kaj Shanxi.

 

    Han-regno situis ĉe la nuna) provincoj Shanxi kaj Henan.

 

    Zhao-regno situis ĉe la nunaj provincoj Shaanxi, Shanxi, Shandong, Hebei kaj Henan.

 

    Wei-regno situis ĉe la nunaj provincoj Shaanxi, Shanxi, Hebei, Shandong kaj Henan.

 

    Qin-regno situis ĉe la nunaj provincoj Gansu, Shaanxi kaj Henan.

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng