2012-08-13 Finiĝas jam la lasta tago de la 45a Konferenco de ILEI, kiu plurkiale restos memorinda kaj rekorda en la vico de tiuj aranĝoj. La tago komenciĝis per forumo pri estontaj planoj, sekvita de la lasta komitatkunsido, en kiu tria nova azia landa sekcio estis akceptita – Nepalo.
Posttagmeze okazis sukcesa Lingva Festivalo, en kiu estis prezentitaj 18 lingvoj; tio altiris ankaŭ studentojn el la kolegio.
Vespere okazis la solena fermo kaj adiaŭa koncerto. Denove, restis neniu libera sidloko en la 300-seĝa aŭditorio kaj ĉio estis filmita. Parolis unue la prezidanto de ILEI, kiu esprimis la kontenton kaj dankon de la partoprenintoj, kiuj ja povis vidi tra la semajno kolegiajn artistostudentojn, kiuj evidente lernadis kaj ekzercadis kun ĝojo kaj sindediĉo. Li konigis la finsumon de aliĝintoj (113) kaj partoprenintoj (104). Sekve temas grandmarĝene pri la plej granda ekstereŭropa konferenco iam ajn, kaj -- superante Kopenhagon -- la plej granda konferenco de la lastaj 26 jaroj. Sekvis dankoj kaj donacoj -- al la kolegio, LKK, prelegintoj, komitataj kaj pliaj helpintoj. Restis kun la ĉina sekcio kaj la kolegio bona kolekto de ligaj eldonaĵoj.
Lastan prelegan lokon ricevis la prezidanto de la arta kolegio, s-ro Duan Yongxing, kiu en Esperanto elkore gratulis nin pro la fruktoplenaj rezultoj de la konferenco kaj la simpozio. Li refoje esprimis deziron, ke la kolegio kaj ILEI povos longdaŭre kunlabori, laŭ konkretaj proponoj faritaj (kiujn ni anoncos poste). Fine de la parolo la du prezidantoj kune deklaris la fermon de la konferenco.
Sekvis 25-kapa koruso, kiu kantis la himnon laŭ vigla interpreto; tio servis kiel komencpunkto por la koncerto, kiu enhavis ĉefe kantajn erojn, sed kun ankaŭ imponaj dancprezentoj. La finon markis adiaŭaj kantoj en Esperanto, dum kiu videblis fone sur giganta ekrano cento da profesinivele faritaj fotoj el nia konferenca semajno – bela memorigo pri la neforgeseblaj tagoj kune pasigitaj. Kronis la vesperon piroteknikaĵa spektaklo tuj ekster la koncertejo.
Rezolucio de la ILEI-konferenco en Kunmingo
La 45a Konferenco de ILEI, okazinta inter la 20a kaj 26a de julio 2012 en Kunmingo, Ĉinio, kun 113 aliĝintoj el 19 landoj:
·Deklaras sian entuziasman apogon al la nune diskutata Strategia Vizio de UEA; la Ligo kunlaboros en ĝia kompletigo en la formo de Strategia Plano.
·Apogas la vizian reliefigon de demokrata decidado en la Asocio, la klara elstarigo de ĉefaj agadkampoj kaj de la aktivigo de membroj kaj la landaj kaj fake asocioj.
·Subtenas la eneston de la grava principo de lingva justeco, kaj proponas enkadrigi ĝin en la ideon de tutmonda solidara socio.
·Bonvenigas aparte la specifecon de la vizio, kiu antaŭvidas konkretajn subcelojn, kiuj estu realigeblaj, mezureblaj kaj ambiciaj.
·Kaj laŭdas forte la planojn dediĉi pli el la asociaj rimedoj al progreso en la kernaj agadkampoj, inter kiuj klare troviĝas la edukado kaj instruado.
(el ILEI)
Redaktoro: Niu Xueqin |