2012-08-13
de YI BIAN
 Terarbaroj de Yuanmou |
Terarbaro estas nomita pro la arbosimilaj kolonoj kiuj amase staras sur la tero. La kolonoj estas formitaj el tero dum nekalkuleblaj jaroj. Ili ofte ekzistas en basenoj aŭ valoj, kaj la terarbaro trovita en la lastaj jaroj en Yuanmou estas la plej tipa. Yuanmou-a terarbaro montras la procezon de la geografia ŝanĝiĝo kaj tersurfaca kreskado en la antikveco.
Yuanmou estas gubernio pli ol du cent kilometrojn nordokcidente de Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco.
Multaj lokoj en Yuanmou-gubernio havas terarbaron , sed nur tri el ili posedas certan skalon. Ili estas Terarbaroj Hutiaotan, Xinhua kaj Banguo kun la totala areo de preskaŭ 50 kvadrataj kilometroj.
 Terarbaroj de Yuanmou |
Pri la kaŭzo de formiĝo de la terarbaro, multaj sciencistoj faris studadon. Post multfoja geologia esplorado kaj analiza laboro, oni opinias, ke la antaŭuloj loĝis ĉi tie pro la densa arbaro, multnombraj bestoj, milda klimato kaj riĉaj produktoj. Sed poste subite ŝanĝiĝis la medio, sabloj kaj ŝtonetoj alportitaj de riveroj plenigis lagojn, tio ruinigis la vivmedion de primitivaj triboj kaj enterigis tieajn homojn kaj animalojn. En multaj jaroj la terkrusto moviĝis, la natura forto tranĉis, korodis kaj eroziis la tersurfacon, kaj fine faris el la tero tiujn mirindajn spektaklojn.
 Terarbaroj de Yuanmou |
La tero de ĉi tiu loko konsistas el sablo kaj argilo. Laŭ la esplorado farita de sciencistoj, en la tero estas ankoraŭ riĉaj fosilioj de animaloj kaj vegetaloj. La sablo kaj argilo mem entenas kalcian gluaĵon kun malmultaj feraj kombinaĵoj. La tero senĉese dilatiĝis pro la akvoensuĉo kaj ŝrumpiĝis pro sekiĝo, tio kaŭzis surterajn fendojn, kaj la fendoj pli kaj pli grandiĝis kaj profundiĝis. Samtempe pluvo erodis forte aŭ malforte tra la teraj fendoj la subteran parton, kaj la fendoj fariĝis ravinoj. Tiel post miloj da jaroj, formiĝis teraj kolonoj. Ĉar en la tero miksiĝas agato kaj kristalo, ili eligas ĉarman brilecon en sunlumo.
Terarbaroj de Yuanmou |
La natura pejzaĝo de la terarbaro estas originale bela. Ĝi allogas al si multajn ĉinajn kaj eksterlandajn pentristojn, fotistojn kaj turistojn.
Redaktoro: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|