Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis en Yinchuan la 27-a Ĉina Junula Konkurso de Kreivo en Sciencoj kaj Teknologioj
2012-08-14


Inaŭguro de la 27-a Ĉina Junula Konkurso de Kreivo en Sciencoj kaj Teknologioj 
 

Montro de kreivaj atingoj 
 

Ĉinaj kaj alilandaj lernantoj faras interŝanĝon pri kreivo en sciencoj kaj teknologioj. 

 

    La 12-an de aŭgusto en la urbo Yinchuan de la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono inaŭguriĝis la 27-a Ĉina Junula Konkurso de Kreivo en Sciencoj kaj Teknologioj. En la konkurso partoprenas 34 delegacioj el 30 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio kaj el la Xinjiang-a Produkta kaj Konstrua Grupo, la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, la Makao-a Speciala Administra Regiono kaj lernejoj por infanoj de armeanoj. Dum la 4-taga konkurso 475 lernantoj kaj 200 instruistoj pri sciencoj kaj teknologioj montros kreivajn programerojn de 358 lernantoj, 157 eminentajn praktikadojn pri sciencoj kaj teknologioj kaj 140 pentraĵojn pri scienca fikcio.

 

    Laŭ konigo, la Ĉina Junula Konkurso de Kreivo en Sciencoj kaj Teknologioj estas por montri elstrajn atingojn de mez- kaj elementaj lernejoj en praktikado de sciencoj kaj teknologioj. Ĝi jam fariĝis aranĝo por scienc-teknologia edukado de junuloj plej grandskale kaj plej altnivele en Ĉinio okazigita en mez- kaj elementaj lernejoj.

 

    La okazigo de la Ĉina Junula Konkurso de Kreivo en Sciencoj kaj Teknologioj havas gravan signifon por vigligi la scienc-teknologian aktivadon de junuloj, kulturi kreivan spiriton kaj praktikan kapablon de junuloj, altigi ilian scienc-teknologian kvaliton, akceli konstruadon de kreiva ŝtato kaj antaŭenpuŝi kreivon de sciencoj kaj teknologioj.

 

    La 27-a Ĉinan Junulan Konkurson de Kreivo en Sciencoj kaj Teknologioj partoprenas ankaŭ reprezentantoj el Aŭstrio, Danlando, Francio, Germanio kaj aliaj 6 landoj. Dum la konkurso okazos ankaŭ ekspozicio de premiitaj verkoj, takso de kvalito kaj teknika kapablo kaj forumo pri scienc-teknologia edukado.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng