Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La periodo de Militantaj Regnoj (II)
2012-08-14

    Venki Yan-armeon per fajraj bovoj

 

    En 284 a.K. Yan-armeo, komandate de Yue Yi kaj kunage kun la armeoj de la regnoj de Qin, Zhao, Han kaj Wei, atakis Qi-regnon. Ili fiaskigis Qi-armeon kaj mortigis la reĝon de Qi-regno.

 

    Sub la komando de generalo Yue Yi, Yan-armeo konkeris pli ol 70 urbojn de Qi-regno. Kaj tiam por Qi-regno restis nur du urboj Ju kaj Jimo (la nunaj Ju- kaj Pingdu-gubernioj de Shandong-provinco).

 

    Tiam Tian Dan estis elektita de anoj de Jimo kiel ĉefo por rezisti al la malamikoj. Informiĝinte ke la nova reĝo de Yan-regno suspektis kaj enviis Yue Yi, Tian Dan dissemis onidiron, ke Yue Yi delonge volis reĝi super Yan-regno. Kiam la onidiro atingis la orelojn de la reĝo de Yan-regno, tiu nomumis la malkapablan Qi Jie ĉefkomandanto anstataŭ Yue Yi.

 

    Post tio Tian Dan dissemis alian onidiron, ke armeanoj de Qi perdos la tutan kuraĝon por batali, se oni fortranĉos la nazon de la kaptitoj el ilia trupo. Aŭdinte tion, Qi Jie vere fortranĉis la nazon de la kaptitaj anoj de Jimo kaj lasis ilin reveni hejmen, kio indignigis la popolanojn de la urbo.

 

    Poste, Tian Dan dissemis ankoraŭ alian onidiron, ke la anoj de Jimo plej timas detrui iliajn prapatrajn tombojn, ĉar tio ĉagrenos ilin, ke ili deprimiĝos en la defendo de sia urbo. Aŭdinte tion, Qi Jie ordonis detrui tiujn tombojn. Vidinte ke la ostoj kaj kadavroj de la prapatroj estas disĵetitaj ĉie ekster la urbo, la anoj de Jimo eksplodis de indigno kaj konkure petis ataki la malamikojn.

 

    Tian Dan trovis ke venis por li la batalŝanco. Por trompi la malamikojn li kaŝis la elitajn trupojn kaj postenigis nur maljunulojn, malfortulojn kaj virinojn por defendi la urbon. Samtempe li sendis iun al Yan-armeo por false kapitulaci, per abundaj riĉaĵoj koruptis ĝiajn generalojn, petante: "Post nelonge Jimo kapitulacos al vi. Sekurigu mian tutan familion, kiam nia urbo estos konkerita." Pri tio la Yan-generaloj nenion dubis kaj faris nenion alian krom atendi la kapitulacon de Tian Dan.

 

    Tian Dan kolektis en la urbo pli ol 1 000 bovojn, surmetis sur ilin buntajn brokatojn kaj ligis akrajn glavojn al iliaj kornoj kaj oletrempitajn kanabajn fibrojn al iliaj vostoj. En la lasta nokto antaŭ la falsa kapitulaco, Tian Dan ordonis ataki la armeon de Yan. La anoj de Jimo ekbruligis la oletrempitajn trenaĵojn sur la vostoj de bovoj. La muĝantaj bovoj ĵetis sin rekte al la kampadejo de la armeo de Yan. 5 000 bravuloj kun diverskoloraj vizaĝoj kaj akraj glavoj sturmis post la bovoj. Sub la komando de Tian Dan urbanoj kriante sin ĵetis al la malamikoj en tamburado, dum la maljunuloj, malfortuloj kaj virinoj frapis bronzaĵojn por ilin kuraĝigi. Vekitaj el sonĝo, la Yan-regnaj soldatoj forte teruriĝis. Ili panike forkuris, piedpremante unu alian. Kaj sennombraj estis la mortintoj. En eskapado Qi Jie estis pikmortigita de Tian Dan. La armeo de Qi rapide postkuris la malamikojn, reprenis siajn pli ol 70 urbojn. Kvankam Qi-regno venkis Yan-regnon, tamen ĝiaj fortoj suferis grandegan perdon kaj de tiam ĝi ne plu povis batali por hegemonio.

 

    Changping-kampanjo

 

    En 266 a.K. la reĝo Zhaogong de Qin-regno nomumis Fan Sui ĉefministro, plifortigis enlande la centran aŭtoritaton kaj praktikis eksteran politikon amikiĝi kun la malproksimaj landoj kaj ataki la proksimajn. La najbara Han-regno estis multfoje atakita de Qin-regno. Por akiri pacon la reĝo de Han-regno iniciatis oferi al ĝi parton de sia teritorio. Sed la garnizonantoj ne obeis la ordonon kaj donacis la terpecon al Zhao-regno. Pro tio inter la regnoj Qin kaj Zhao estiĝis konflikto. Por gardi sin kontraŭ la armeo de Qin, Zhao-regno sendis Lian Po kiel komandanton garnizoni en Changping (nord-okcidente de la nuna Gaoping-gubernio de Shanxi-provinco), dume Qin-regno sendis Bai Qi ataki la lokon. Tiel komenciĝis la plej grandskala kampanjo en la periodo de Militantaj Regnoj.

 

    Konsiderinte ke Qin-armeo batalas malproksime de sia lando kaj strebas al rapida batalo, Lian Po konstruigis altajn fortikaĵojn por efike defendi sin kaj eviti decidan batalon kontraŭ la malamikoj. La milita sindetenado daŭris tri jarojn. La armeo de Qin ne povis elteni longdaŭran militadon kaj inside dissemis onidiron: "Lian Po maljuniĝis kaj ne kuraĝas batali. La armeo de Qin plej timas Zhao Kuo. Se li komandus armeon, do la armeo de Qin nepre malvenkus."

 

    Zhao Kuo estis filo de la fama generalo Zhao She. Ekde sia infaneco li komencis legi verkojn pri milita arto. Li montris grandan lertecon en parolo pri milita arto kaj eĉ lia patro estis ofte refutita de li. Antaŭ sia morto, Zhao She testamentis al sia edzino: "Kuo neniam komandu en batalo. Alie Zhao-regno certe malvenkos."

 

    Trompite de la artifiko de Qin-regno, Zhao-regno anstataŭigis Lian Po per Zhao Kuo, spite la oponon de ties patrino. Kiam Zhao Kuo atingis la fronton, li tuj lanĉis grandan atakon. La armeo de Qin false retiriĝis, kaj la armeo de Zhao sin ĵetis rekte al la malamika kazerno. Estis neatendite, ke du taĉmentoj de la armeo de Qin tranĉis al la armeo de Zhao vojon por provizaĵoj kaj retiriĝo. La armeo de Zhao estis sieĝita 46 tagojn. Ne povante elteni malsaton, fine ili faris sieĝrompon. Zhao Kuo mem estis pafmortigita. La komandanto de Qin-armeo Bai Qi liberigis nur 240 junajn kaptitojn kaj enterigis aliajn pli ol 400 000 kaptitojn vivaj.

 

    Post Changping-kampanjo, Zhao-regno ne plu povis batali por hegemonio.

 

    Atenco al Qin-rego fare de Jing Ke

 

    Qin-regno pereigis Han-regnon en 230 a. K., kaj aneksis Zhao-regnon en 228 a. K. kaj kaptis ĝian reĝon. Sekve de tio, Qin-armeo rekte atakis Yan-regnon, kiu milite ne povis rezisti kontraŭ Qin-regno kaj esperis atenci la reĝon de Qin-regno.

 

    En 227 a. K. la kronprinco Dan de Yan-regno venigis bravulojn Jing Ke, Qin Wuyang kaj perfidulon de Qin-regno Fan Yuqi por komploti por kaŝmortigi la reĝon de Qin-regno. La enhavo de la plano estis: Por akiri konfidon de la reĝo de Qin-regno, Fan oferos sian kapon. Proksimiĝante al la reĝo, Jing donacos al li la mapon pri teritorio koncesiita de Yan-regno. En la mapo estos kaŝita ponardo ŝmirita per veneno. Kiam Qin-reĝo rigardos la mapon, oni kaptos kaj mortigos lin per ĝi.

 


Jing Ke eltiris la ponardon kaj sin ĵetis al la reĝo de Qin.

 

 

    Jing Ke, en vestoj de sendito de Yan-regno, kune kun Qin Wuyang venis al Qin-regno kunportante la kapon de Fan Yuqi. Aŭdinte ke la perfidulo Fan Yuqi estis jam mortigita, Qin-reĝo ĝojegis kaj tuj donis aŭdiencon al la "sendito de Yan-regno". Jing Ke kaj Qin Wuyang venis al la palaco Xianyang. En la palaco staris multe da militistoj kun glavoj. Kaj Qin Wu-yang paliĝis de teruro kaj tutkorpe tremis. La servistoj de Qin-reĝo forte miriĝis kaj demandis: "Kial li paliĝis?" Jing Ke kun rideto respondis: "Li estas kamparano kaj neniam vidis la majeston de via granda lando." Qin-reĝo neniom dubis pri lia mensogo kaj ordonis lin prezenti la mapon. Kiam Qin-reĝo foliumis la mapon, Jing ke subite kaptis lian manikon per la maldekstra mano, eltiris la ponardon en la mapo per la dekstra kaj rapide ĵetis sin al la reĝo. La reĝo teruriĝis, eksaltis, deŝiris la manikon kaj sin kaŝis malantaŭ la ekranego. Jing Ke tuj lin postkuris. La reĝo kuradis ĉirkaŭ la kolono persekutate de la murdanto. Laŭ leĝo la armitaj gardistoj estis malpermesitaj proksimiĝi al la trono sen ordono de la reĝo, kaj tiam la reĝo eĉ ne havis tempon por ilin voki. Li volis eltiri la spadon ĉe la talio, sed ne sukcesis en hasteco. Iu el la servistoj kriis: "Eltiru ĝin de post la dorso, via reĝa moŝto!" La reĝo puŝis la spadon dorsen kaj sukcesis eltiri ĝin. Tenante la spadon la reĝo batalis kontraŭ Jing Ke kaj dehakis lian maldekstran kruron. Jing Ke falis apud la bronzan kolonon kaj ne povis leviĝi. Li forte ĵetis la ponardon al la reĝo, tamen ĝi flugis preter lia orelo. Nur tiam la gardistoj kuris en la palacon kaj mortigis Jing Ke kaj Qin Wu-yang.

 

    En 222 a. K. Qin-regno pereigis Yan-regnon kaj en la sekvanta jaro ĝi aneksis Qi-regnon kaj tiamaniere unuigis la tutan Ĉinion. Qin-reĝo fariĝis la Unua Imperiestro de Ĉinio. De tiam finiĝis la periodo de Militantaj Regnoj.

 

Redaktoro: Liu Caisheng

 
 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng