Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Londona Libro-Foiro: irontaj en la okcidentan merkaton ĉinaj libroj
2012-08-14


Londona Libro-Foiro 

 

    La Londona Libro-Foiro estis fondita de la Brita Industria kaj Komerca Foiro en la jaro 1971 kaj estas organizita de la Ekspozicia Kompanio Reed en ĉiu aprilo en Londono dum 3 tagoj. 

 


"Nova perspektivo kaj nova koncepto" -- temo de la honora gasta lando. 
 

En la ĉina eksponejo 

 

    Kiel la plej grava kunveno de la globa libro-industrio en printempo, la Londona Libro-Foiro ludas gravan rolon kiel tiun ludatan de la Frankfurta Libro-Foiro okazanta en aŭtuno. Nun post 30-jara disvolviĝo, ĝi jam fariĝas internacia granda libro-foiro kun 1400 partoprenantaj kompanioj. Aprile de la jaro 2012, Ĉinio kiel la honora gasta lando partoprenis en la libro-foiro en Londono. Aŭtune, Ĉinio iam partoprenis en la Pariza Libro-Foiro, la Rusa Internacia Libro-Foiro, la Seula Internacia Libro-Foiro, la Frankfurta Libro-Foiro kaj la Greka Salonika Internacia Libro-Foiro. Ĉinaj libroj iom post iom proksimiĝas al la okcidenta societo kaj al eksterlandaj legantoj. 

 

    Kontaktiĝo kun amikeco kaj malfermo de merkato

 


La Ĉina Internacia Eldona Grupo eksponas siajn 972 specojn da libroj. 

 

    181 ĉinaj eldonejoj, je 30% de la totalaj eldonejoj en Ĉinio, kun pli ol 10 mil specoj da libroj kaj 300 aktivadoj, partoprenis en la libro-foiro. Zhou Qun, vicdirektoro de la internacia kunlabora oficejo de la Ĉina Eldoneja Grupo, jam multfoje partoprenis en internaciaj libro-foiroj en la pasintaj 10 jaroj. Li opiniis, ke aparte de komerco, komunikado kaj kunlaboro, rilatoj inter homoj ludas gravan rolon en la libro-foiroj. Li diris, ke eŭropanoj rigardas grave rilatojn inter homoj, ĉar vizaĝ-al-vizaĝa komunikado povas intimigi rilatojn de la du flankoj, malsame kiel la komunikado per telefono aŭ interreto. 

 

    La populara libro Yu Dan: La Analektoj de Konfuceo estis vendita al 34 landoj kaj regionoj kun la totala kvanto de pli ol 400 mil ekzempleroj. Laŭ Zhou Qun, la sukceso venis el bonaj interrilatoj de ĉinaj eldonejoj kaj eksterlandaj eldonejoj, kiuj ĉiam volas doni ŝancon al la agentoj, ĉar ili havas reciprokan konfidon unuj al la aliaj dum kunlaboro.

 

 
Elektronika legilo estas atentata.
 
 
Ĉina antikva printa tekniko

 

    Krom rilatoj inter homoj, la plej grava motivo de ĉinaj eldonejoj en eksporto de ĉinaj libroj celas al evoluigo de novaj merkatoj. En la jaro 2005, la eksporta kopirajto de 80 procento da ĉinaj libroj estis subskribita de Hongkongo, Makao, Tajvano de Ĉinio kaj aziaj landoj kiaj Japanio, Koreio kaj Singapuro. Sed de 4 aŭ 5 jaroj antaŭe, laŭ Li Yan, ĉefdirektoro de la Zhonghua-a Libro-Kompanio, la okcidenta merkato estis laŭgrade malfermita al Ĉinio. Ekzemple, eksterlanda agento memvole kaj pozitive diskutis pri kopirajto kaj kunlaboro de la libro Yu Dan: La Analetko de Konfuceo. Antaŭe la okcidenta merkato malfacile akceptis ĉinajn librojn, krom tiuj kiuj temas pri la ĉina tradicia kulturo, ekzemple pentraĵoj, kaligrafaĵoj, poemoj kaj muzikaj instrumentoj. Sed nun tute malsame kiel antaŭe, kaj la situacio ŝanĝiĝis antaŭ kelkaj jaroj, eksterlandanoj komencis interesiĝi pri opinioj de ĉinoj, donante al ĉinaj libroj pli multan ŝancon por eniri en la eksteran merkaton.

 

    Laŭ statistiko, kreskis je 13 obloj la kvanto de eksportaj libroj al Eŭropo kaj Usono en la jaro 2010, kompare kun tiu en la jaro 2005. Internaciaj libro-foiroj jam fariĝis la plej bona ŝanco por Ĉinio kunlabori kun aliaj landoj. En la Frankfurta Libro-Foiro Ĉinio eksportis 2417 kopirajtojn, kiuj estis 60% de la kvanto en la tuta jaro.

 

    Zorgi la bezonadon kaj kompreni la psikologion

 


Argilaj figuroj pri la ĉinaj moveblaj presliteroj 

 

    Julian, parolisto de Ĉina Radio Internacia, vivas en Ĉinio dum 12 jaroj kaj tre bone parolas la ĉinan lingvon, precipe la pekinan dialekton. Li diris, ke en Francio estas tre popularaj ĉinaj libroj La Arto de Milito kaj Dao De Jing de Laŭzi kaj ankoraŭ bezoniĝas tempo por aliaj modernaj libroj sin varmi. "Mi preferas koni multflankan kaj veran Ĉinion ol esti donata per opinioj. Neniu lando estas perfekta, do ankaŭ Ĉinio ne bezonas sin beligi je sia vizaĝo." Laŭ Hou Hui, direktoro de la internacia oficejo de la Ĉina Eldonejo de Instruado kaj Studado de Fremdaj Lingvoj, efektiva komunikado kaj interparolo estas tre gravaj por vendi librojn, ĉar nur per komprenado de penso de eksterlandaj legantoj oni povas sukcesi en tiu ĉi kultura komunikado.

 

    Marko gravas

 


La priskriba ceremonio de la libro Bona Homo en Ĉinio 

 

    Ne sufiĉas, ke Ĉinio jam eksportis multajn librojn, sed ankaŭ gravas la marko de ĉinaj libroj. Ekzemple, la du libroj Malkovri Ĉinion kaj La Ĉina Lingvo por Komencantoj, jam estis venditaj 5 jarojn en okcidentaj landoj, ĉar ili celis fari bonan markon de ĉinaj libroj. Estas konscia, ke oni ne sole eksportas librojn sed ankaŭ kun ĉinaj filmoj kaj televidaj programoj. Nur per alsendo de diversaj formoj de la ĉina kulturo povas doni al eksterlandaj legantoj ĉinajn modernajn informojn en diversaj flankoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng