Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La unua premio Diana Aitai al Zhao Wenqi
2012-08-14

    La ĉina junulo Zhao Wenqi fariĝis la unua ricevanto de la Premio Diana Aitai, kiun UEA starigis per donaco de la estona esperantisto Peeter Aitai por omaĝi la memoron de lia filino Diana, kiu forpasis nur 22-jara en tragika akcidento en januaro 2011. La premio celas rekoni kaj kuraĝigi la plej junan aktivan anon de la Internacia Koruso de Universala Kongreso. Diana Aitai mem estis korusano en la UK-oj de Roterdamo (2008) kaj Bjalistoko (2009).

 

    La premio sendube faris al la 22-jara Zhao Wenqi, studento de filozofio el la urbo Harbin, lian unuan Universalan Kongreson eĉ pli memorinda. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 100 eŭroj. Kiel en pluraj antaŭaj UK-oj, ankaŭ en Hanojo la Internacia Koruso estis gvidata de prof. Alan Bishop el Aŭstralio.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Zamenhof, L. - L. Mi estas homo / Kompilis, komentis Aleksander Korĵenkov. -- Kaliningrado: Sezonoj, 2006. -- 288 paĝoj; 500 ekz. -- (Serio Scio; №6).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng