Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Ĉina Pavilono gajnis la plej altan premion
2012-08-14


Ĉinaj reprezentantoj akceptas la premion. 
 

Sinjoro Loscertales (dekstre) faras viziton en la Ĉina Pavilono, akompanate de ĝia estro. 

 

    Vespere de la 11-a de aŭgusto en la Yesuo-a Monda Ekspozicio 2012 okazis premiodona ceremonio, kie la Ĉina Pavilono gajnis la oran premion de kreativa montrado de A-kategoria pavilono.

 

    La premioj de oficialaj ĉeestantoj de la Ekspozicio estis juĝitaj de specialistoj pri ekspozicio, montrado, desegno kaj oceano. Kreiva Montro kaj Tema Interpreto estas la du kriterioj de la premioj. 104 pavilonoj estis dividitaj laŭ grandeco en kvar kategorioj -- A, B, C, D kaj en ĉiu kategorio estis ora, arĝenta kaj kupra premioj.

 

    Vicente Gonzalez Loscertales, ĝenerala sekretario de la Buroo de Internacia Ekspozicio, alte taksis la Ĉinan Pavilonon, ke ĝi estis la plej bona pavilono de Ĉinio en la pasintaj 20 jaroj dum lia ofica periodo. Juĝistoj alte taksis la Infanan Oceanan Galerion, Delfenan Vigran Teatron, Pentraĵojn de Fiŝisto kaj Ekspozicion de Urboj kun le temo de oceano en la pavilono. Plie, gvidantoj de diversaj landoj donis aprezon al la temo kaj al la ideo de la Ĉina Pavilono. Oni konstruis la Ĉinan Pavilonon 3 jarojn, kies temo estas "Unu Oceano, Unu Hejmo".

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng