2012-08-14
 Direktoro Meng kaj aktoroj |
Vespere de la 12-a de aŭgusto estis la 1000-foja prezentado de la ĉina dramo Rhinoceros in Love (Rinocero en Amo), direktita de Meng Jinghui. Tio estas la unua dramo kun 1000-a prezentiĝo en Ĉinio. Tio estas ankaŭ miraklo en la mondo, ke povas esti prezentita 1000 fojojn malgranda dramo. La unua prezentado de tiu ĉi dramo okazis en 1999 kaj havis grandan sukceson. Poste aperis 13 versioj de tiu ĉi dramo kaj ĉiu el ili estis sukcesa.
En la 1000-a prezentado, direktoro Meng Jinghui kaŝis sin en la grupa akto por surprizi la spektantojn. Laŭ Ge Dali, produktanto kunlaboranta kun Meng, ne estos problemo, ke la dramo havos sian 3000-an prezentiĝon.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|