Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Periodo de Printempo kaj Aŭtuno ( I )
2012-08-14

    Post kiam la reĝo You de Zhou-dinastio estis mortigita de ĉuanĵong-nacieco, lia unua filo Yijiu surtroniĝis. Li estis la reĝo Ping. Tiam la ĉefurbo Gaojing jam fariĝis kaduka. En la jaro 770 a.K. la reĝo Ping prenis Luoyi kiel novan ĉefurbon (la nuna urbo Luoyang de Henan-provinco). Ekde tiam komenciĝis la periodo de Orienta Zhou-dinastio kaj la antaŭan oni nomas Okcidenta Zhou-dinastio. La Orienta Zhou-dinastio inkluzivas la Periodon de Printempo kaj Aŭtuno (770-476 a. K.) kaj la Periodon de Militantaj Regnoj (475-221 a. K.).

 

    La Periodo de Printempo kaj Aŭtuno estis la etapo de disfalo de la sklava sistemo. La Periodo de Militantaj Regnoj estis la etapo, en kiu fondiĝis la feŭda socio. La du periodoj estis epoko de socia transformiĝo.

 

    Dum la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno la reĝo de Zhou-dinastio plimalfortiĝis kaj la kortego ne plu povis efike regi la landon. Preskaŭ ĉiuj princolandoj sendependiĝis kaj ne plu obeis la ordonon de la reĝo nek plu tributis al li. Zhou-dinastio havis nur pozicion de malgranda feŭdula regno kaj konservis nur nominalan reĝon. En tiu tempo iuj potencaj feŭduloj superregis la aliajn tenante la reĝon en sia mano por grandigi sian forton.

 

    En la komenco de tiu periodo troviĝis pli ol 170 feŭdulaj regnoj, el kiuj restis, post multjaraj aneksaj militoj, nur Qi, Jin, Chu, Wu, Qin kaj Yue. Ili longe kaj ofte militis por akiri pli da tero, pli da loĝantaro kaj hegemonion.

 

    Qi-regno superregis centran Ĉinion

 

    Qi-regno troviĝis en la nuna Shandong-duoninsulo ĉe la orienta marbordo de Ĉinio, ĝia produktado estis kompare progresa. En la jaro 686 a.K. okazis interna batalo en Qi-regno, kies regnestro Xianggong estis mortigita. Li havis du fratojn: Jiu tiam estis en Lu-regno (la sudokcidenta parto de la nuna Shandong-provinco kun Qufu kiel ĝia ĉefurbo); Xiaobai tiam estis en Ju-regno (la sudorienta parto de la nuna Shandong-provinco). La du fratoj havis respektive kun si mentoron: tiu de Jiu estis Guan Zhong kaj tiu de Xiaobai estis Bao Shuya. Informiĝinte pri la morto de Xianggong, la du fratoj hastis revene al Qi por heredi la regnon.

 

    La regnestro Zhuanggong de Lu decidis persone eskorti Jiu al la patrolando. Guan Zhong diris al Zhuanggong: "Xiaobai estas en Ju-regno, kiu estas pli proksima al Qi-regno. Se li pli frue enirus Qi-regnon, la afero fariĝus pli komplika. Mi iru bari lin per trupo survoje."

 

    Xiaobai kun eskorto el Ju-regno hastis reveni al Qi-regno. Li renkontis survoje la baron de Guan Zhong. Guan levis la arkon kaj celpafis sagon al Xiaobai, kiu falis en sia ĉaro kun kriego.

 

    Opiniante, ke Xiaobai jam mortis, Guan Zhong aplombe eskortis Jiu al Qi-regno. Fakte, la sago de Guan Zhong trafis nur vestohokon de Xiaobai, kiu ruze falis kun kriego. Kiam Jiu kaj Guan Zhong eniris Qi-regnon, Xiaobai jam estis en la ĉefurbo Linzi (en la nordorienta parto de la urbo Zibo en Shandong). Xiaobai surtroniĝis kiel Huangong de Qi-regno.

 

    La regnestro Huangong tuj sendis armeon por ataki Lu-regnon. Venkite, Lu-regno devis mortigi Jiu kaj sendi Guan Zhong al Qi-regno por puno.

 

    Guan Zhong estis sendita al Qi-regno en krimula ĉaro. Bao Shuya tuj rekomendis lin al Huangong. Huangong diris kolere: "Guan Zhong arkpafis por min mortigi. Ĉu mi povas enoficigi lin?" Bao Shuya diris: "Antaŭe li estis mentoro de Jiu. Tio, ke li arkpafis vin, montris lian lojalecon al Jiu. Lia kapablo multe superas la mian." Huangong estis grandanima, li ne nur ne punis Guan Zhong, sed nomis lin altrangulo por administri la ŝtaton.

 

    Guan Zhong helpis Huangong en ordigo de la ŝtataj aferoj, ekspluatado de riĉrezervoj kaj fermino, farado de agrikulturaj instrumentoj, plibonigo de agrokultura tekniko, preparado de salo el marakvo por vendi ĝin al aliaj feŭdulaj regnoj. Tiamaniere Qi-regno riĉiĝis kaj potenciĝis.

 

    Guan Zhong proponis al Huangong: "Via moŝto petu aŭdiencon de la reĝo de Zhou-dinastio por proponi al li kunvoki la feŭdulojn per la reĝa ordono por kontrakti pakton, tiel via moŝto certe estos elektita kiel superreganto de la aliaj feŭduloj."

 

    La afero iris vere laŭ la imago de Guan Zhong. La reĝo de Zhou-dinastio informis, laŭ la propono de Huangong, la feŭdulojn, ke ili iru al Beixing (en la norda parto de Dong'a-gubernio, Shandong-provinco) por kunveno. Huangong estis elektita kiel superreganto kaj la feŭduloj en centra Ĉinio obeis lin kaj tributis al li.

 

    Post la morto de Guan Zhong kaj Huangong, okazis interna tumulto en Qi-regno. Tial finiĝis la hegemonio de Qi-regno. Poste Wengong de Jin-regno kaj Zhuangwang de Chu-regno fariĝis superregantoj sinsekve. En la lasta stadio de la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno ankaŭ la regnoj Wu kaj Yue ĉe la malsupra baseno de Jangzi-rivero partoprenis la militon por hegemonio.

 

Redaktoro: Liu Caisheng

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng