Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Periodo de Printempo kaj Aŭtuno(II )
2012-08-14

   Sun Wu trejnis palacajn knabinojn

 

    En la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno estis granda komandanto Sun Wu, kiu estis naskita en Qi-regno kaj poste fuĝis al Wu-regno (plejparto de la nunaj Jiangsu-provinco kaj Ŝanhajo kaj parto de la provincoj Anhui kaj Zhejiang, ĝia ĉefurbo estis ĉe la nuna Suzhou). Kunportante sian verkon pri milita arto, li petis aŭdiencon de la reĝo Helü de Wu-regno. Traleginte la verkon Helü aŭdiencis Sun Wu kaj diris al li: "Vian verkon en dek tri ĉapitroj mi jam tralegis. Ĉu oni povus fari eksperimenton laŭ via verko?" Sun Wu respondis: "Jes." Helü donis 180 palacajn knabinojn al Sun Wu por la eksperimento kaj mem sidis sur teraso por rigardi.

 

 


Sun Wu trejnas palacajn knabinojn.

 

    Sun Wu dividis la knabinojn en du taĉmentojn kaj nomumis du kromedzinojn de Helü taĉmentestroj. Li ordonis la knabinojn preni halebardojn por trejnado. Klariginte al la knabinoj la ordonojn kiel sin turni dekstren kaj maldekstren, iri antaŭen kaj returniĝi, Sun Wu demandis ilin, ĉu tion ili povas fari. Ili respondis: "Jes!" Sun Wu ripetis plurfoje: "Se vi ne obeos la ordonon, vi ricevos militan punon." Poste oni signalis lian ordonon per tamburado. La palacaj knabinoj kutimis kanti kaj danci kaj neniam ricevis tian trejnadon. Aŭdinte la ordonon, ili fariĝis pli senordaj kaj ridis senĉese. Sun Wu diris: "La ordonoj kaj movoj estis ne klare diritaj, tial vi manovris malbone. Do kulpis ne vi, sed mi la komandanto." Poste li klarigis la ordonojn plurfoje kaj oni denove donis lian ordonon per tamburado. La knabinoj estis ankoraŭ senordaj kaj senĉese ridis. Sun Wu diris: "Antaŭe mi ordonis ne klare, tial vi manovris malbone. Nun la ordono jam estis bone klarigita, sed vi ne agis laŭ ĝi, do kulpis vi ĉi-foje. Laŭ la milita leĝo viaj taĉmentestroj estos punitaj!" Tion dirinte, li ordonis senkapigi la du taĉmentestrojn. Aŭdinte tion, la reĝo surpriziĝis kaj haste ordonis: "Mi jam sciis, ke via generala moŝto lerte komandas. La du belulinoj nepre ne estu senkapigitaj. Sen ilia akompano mi eĉ ne povas manĝi." Sun Wu diris: "Mi jam estis nomumita komandanto, la komandanto en armeo ne akceptas la kontraŭordonon de la reĝo." Tiamaniere laŭ la ordono, la du taĉmentestroj estis senkapigitaj. Poste aliaj du knabinoj estis nomumitaj taĉmentestroj. Denove komenciĝis la trejnado laŭ tamburaj ordonoj. Ĉi-foje la knabinoj sin movis tute konforme al la ordonoj. Post tio la reĝo oficiale nomumis Sun Wu generala komandanto.

 

    "Milita Arto de Sun Wu" estas la plej antikva verko tiutema de Ĉinio kaj ankaŭ de la mondo, kaj nun jam tradukita en multajn lingvojn.

 

    Galo-gustumo de Gou-jian sur pajlo

 

    La trupoj de la reĝo Helü komandataj de Sun Wu venkis la potencan Chu-regnon en la sudo (en la meza baseno de Jangzi-rivero) kaj konkeris ĝian ĉefurbon Yingdu (la nuna Jiangling, Hubei-provinco). La Wu-regnaj trupoj gajnis kvin venkojn en kvin bataloj kaj disbatis la trupojn de Chu-regno el 200,000 soldatoj. La reĝo Zhao de Chu-regno eskapis panike kaj la regno estis en perea danĝero. Chu-regna kortegano Shen Baoxu iris al Qin-regno por peti helpon. La reĝo de Qin-regno rifuzis la peton. Shen tre ĉagreniĝis pro la patrolando kaj ploris en la kortego de Qin sep tagnoktojn, tiel ke la reĝo de Qin estis kortuŝita kaj fine konsentis helpi Chu-regnon per trupoj.

 


La reĝo de Yue-regno Goujian dormas sur pajlo kaj gustumas galon por ne forgesi sin venĝi. 

 

    Yue-regno (en limregiono de la provincoj Jiangsu, Zhejiang, Anhui kaj Jiangxi) estis sude de Wu-regno kaj helpata de Chu-regno, tiam surprize atakis Wu-regnon. La reĝo de Wu informiĝis, ke la trupoj de Qin iris helpi Chu-regnon, Yue-regno atakis lian regnon kaj okazis malpaciĝo en lia lando, li rapide retiris siajn trupojn. Ekde tiam malamikiĝis la regnoj Wu kaj Yue. En la jaro 496 a. K. la reĝo Helü persone gvidis siajn trupojn por ataki Yue-regnon sed mortis pro vundo. Lia filo Fuchai surtroniĝis kaj decidis venĝi la patron. Li ordonis, ke oni ĉiutage demandu lin: "Fuchai, ĉu vi forgesis, ke la reĝo de Yue mortigis vian patron?" Fuchai respondis: "Ne, mi ne kuraĝas forgesi!" Li intense trejnis siajn militistojn por venĝa milito.

 

    En 494 a. K. la trupoj de Wu sub komando de la reĝo Fuchai atakis Yue-regnon. La reĝo de Yue, Goujian, petis pacon pro malvenko. Wu-regna kortegano, Wu Zixu, insistis pri pereigo de Yue-regno por malebligi revenĝon, sed Fuchai ne aŭskultis lin kaj konsentis, ke Yue-regno fariĝu lia dependa regno.

 

    La reĝo de Yue, Goujian, decidis venĝi. Li dormis sur pajlo sub galo pendanta de trabo kaj gustumis ĝin antaŭ manĝo, riproĉante sin: "Goujian, ĉu vi forgesis la honton pro la malvenko?" Li persone plugis kampojn kaj kreskigis plantojn dum lia edzino teksis. Ili vivis kiel ordinaraj popolanoj. Krome, li renovigis la administradon kaj kolektadis por si talentulojn. La reĝo kaj la popolanoj de Yue tutforte strebis por potencigi la patrolandon dum pli ol 20 jaroj, kaj efektive Yue-regno iom post iom potenciĝis.

 

    Goujian elektis kaj donacis belulinon Xishi al la reĝo Fuchai, ofte persone petis aŭdiencon de la reĝo Fuchai kaj tributis, aŭ faris tion per sendito, kaj la tributoj ĉiam pliiĝis. Fuchai estis tre kontenta pro tio kaj ne plu estis tiel singarda kiel antaŭe.

 

    En 482 a. K. Fuchai, kun siaj elitaj trupoj sub sia gvido, intervidiĝis kun la feŭduloj en Huangchi (en la sudokcidenta parto de Fengqiu en Henan-provinco) kaj konkuris kun Dinggong de Jin-regno por hegemonio. Tiam Goujian kaptis la ŝancon por venĝo kaj gvidis 50,000-militistan armeon por ataki Wu-regnon, kaj konkeris ĝian ĉefurbon. Fuchai haste retiris siajn trupojn por rezistado, sed estis venkita kaj devis peti pacon de la reĝo de Yue. Poste la Yue-trupoj plurfoje atakis kaj venkis la Wu-trupojn. Fuchai estis devigita sin mortigi kaj Wu-regno pereis en la jaro 473.

 

    Post pereigo de Wu-regno Goujian, intervidiĝis kun la feŭduloj ĉe Xuzhou kaj fariĝis la lasta superreganto en la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno. Tiam iom post iom kadukiĝis la fortoj de la feŭduloj kaj leviĝis iom post iom nova forto de la familioj de iuj korteganoj, kiuj reprezentis la novan bienularon.

 

(Ilustris Ren Mengxiong)

Redaktoro: Liu Caisheng

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng