2012-08-15
 Jing Haipeng, Liu Wang kaj Liu Yang en la inaŭguro |
Okazis en Hongkongo ekspozicio pri la unua kupliĝo de kosmoŝipo Shenzhou-9 kaj la cel-spacoveturilo Tiangong-1 kun homoj en la spaco. La kosmonaŭtoj Jing Haipeng, Liu Wang kaj Liu Yang venis al la Hongkonga Scienca Muzeo kaj deklaris la inaŭguron de tiu ekspozicio, kiu daŭras 15 tagojn ĝis la 26-a.
En la 16-a de junio Ĉinio sukcese lanĉis la kosmoŝipon Shenzhou-9 kaj post 13-taga flugado en la spaco, 3 kosmonaŭtoj bone plenumis la kupliĝon kaj aliajn eksperimentojn. Estis tre granda sukceso de la ĉina kunhoma spaca inĝenierarto. Eksponiĝas 16 serioj da valoraj varoj, 100 fotoj de Shenzhou-9 kaj interesaj videoj de eksperimentoj kaj aktivadoj, inkluzive de fizika trejnado kaj manĝado. Ankaŭ ekspoziciiĝas koncernaj varoj de Liu Yang, ekzemple ŝia spaca vesto, komponantoj de spaca biciklo kaj ĉina nodo farita de ŝi mem en la spaco.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|