2012-08-16 de ZHANG SHUANG
 Li Ze ricevas intervjuon. |
Depost Sui-dinastio (518-618) Ĉinio elektis ŝtatajn oficistojn per imperiaj ekzamenoj, kaj la ekzamenoj daŭris pli ol 1300 jarojn, inter la jaroj 605 kaj 1905. Oni nomas tiun, kiu gajnis la unuan lokon en la plej alta imperia ekzameno, zhuangyuan. La imperia ekzameno havas profundan influon en la ĉina socio, kaj eĉ nun oni ankoraŭ nomas tiujn, kiuj gajnis la plej multajn poentojn en diversaj ekzamenoj per la titolo zhuangyuan. Naskiĝo de zhuangyuan en la universitata enirekzameno ĉiusomere estas parolata kun entuziasmo. La universitata enirekzameno ludas tre gravan rolon por decidi la sorton de gejunuloj.
Ĉijare la gajninto de zhuangyuan de la universitata enirekzameno por la scienca departemento en Pekino nomiĝas Li Ze. Li tuj fariĝis famulo. Liaj lernejo, instruistoj, kunlernantoj, familianoj kaj amikoj fieras pro lia brila sukceso.
Estas interese, ke Li Ze estas la filo de mia kolegino Li Huaiying. Ŝi estas supera kontisto en la redakcio de El Popola Ĉinio. Kompreneble Li Ze ankaŭ fariĝis la fiero de nia redakcio, kaj lia patrino ricevis mondonacon de la redakcio pro sia efika edukado.
Li Ze estas alt-statura 18-jarulo. Firmeco montriĝas ĉe la lip-anguloj kaj seriozeco kaŝiĝas ĉe liaj brovoj, tamen pureco kaj naiveco ankoraŭ videblas el liaj okuloj.
Li estas dankema. Parolante pri siaj gepatroj li diris: "18 jaroj rapide pasis. Mi dankas miajn gepatrojn pro ilia amzorgo. Eĉ nun mi ankoraŭ salivumas pro la pladoj, kiujn ili pretigis por mi dum la universitata enirekzameno. Por mi restas longa vojo, kaj mi memoros ĉion, kion faris miaj gepatroj por mi."
Ne ordinara knabo
 Li Ze kun siaj gepatroj |
Mi demandis lin, kiun instruiston li plej ŝatas. "La ĉinlingva instruisto Chen Lianchun, ĉar ŝi estas humura, kaj povas aktivigi lernantojn en siaj klasoj." Pro tio li rapide progresis en lernado. Chen tiel komentis lin: "La knabo estas neordinara. Nun li stabile trapasis jarojn de la supera mezlernejo, kaj marŝos al pli alta celloko." Liaj instruistoj kaj amikoj deziras al li realigi sian revon!
Mi demandis, kia vivo estas la plej dezirata por li. Li menciis tri ecojn necesajn por tia vivo, t.e. defio, mem-plialtigo kaj mem-plivastigo. Li klarigis, ke ili respektive signifas, ke oni sin mem defiu, plialtigu kaj plivastigu. Li donis al mi ekzemplon. Post la malsukcesa kandidatiĝo por la prezidanto de la studenta societo, li ne rezignis partopreni en diversaj aranĝoj de la studenta societo. Tio estis defio, li pensis. Antaŭ finiĝo de la mezlerneja studo li ricevis honoran titolon de la societa vicprezidanto. Li partoprenis en laboroj de la studenta societo ne por fariĝi ĝia prezidanto. Tamen en la procezo li montris siajn multflankajn kapablojn kaj ekspansiigis sian vidkampon.
Amo al filmo kaj literaturo
 Li Ze kaj lia patrino en ofic-ĉambro |
Li diris al mi, ke li povas koncentri sian atenton al lernado, kaj havi altan efikecon, tial li havas pli da libera tempo por fari ŝatatajn aferojn, ekzemple ludi bildstrio-ludojn, legi la romanon Harry Potter kvin fojojn.
Ni parolis ankaŭ pri filmo kaj literaturo. Post kiam li eniris en superan mezlernejon, li ĉeestis lernejan kurson pri filmoj, spektis la filmon Agora pri matematikistino Hypatia (370-415) de Romana Imperio, kaj ekamis la arton. Kelkaj jaroj pasis, kaj li ankoraŭ klare memoras la rakonton, ke Hypatia malkovris la sun-centrisman teorion, kaj estis fine mortigita kiel pagano pro persekuto de la kristana eklezio. Mi demandis lin plu, ĉu eblus, ke li reĝisoros filmon en la estonteco. Li konfesis: "ne".
Li diris, ke li havas bonan memoron. Li povas memori ĉiujn aferojn, kiujn li aŭdis aŭ legis. Ekzemple foje li babilis kun kunlernantoj pri japana monogatari . Li diris, ke monogatari estas japana tradicia literatura formo deveninta el buŝaj paroloj kaj kantoj. Li konis tion de verkekzerco-recenzo en la pasinta semestro. En la semestra fino, kiam preskaŭ ĉiuj liaj kunlernantoj forgesis la vorton, li tamen ĝin bone memoras.
Sportamo
Mi divenis, ke la knabo ŝatus ludi basketbalon ĉar li estas tiel alt-statura. Sed leginte taglibron de lia kunlernanto en la socia retpaĝaro Renren, mi eksciis, ke "li ŝatas ludi volanon. Ĉiufoje li ludas kun sportvesto, kaj verve ludas ĝis laciĝo. Li estas forta kaj lerta same kiel membroj de la lerneja teamo."
Li diris: "Mi distras min per volan-ludo en libera tempo. Ŝvitado dum la ludo helpas endormiĝon. Unu tagon antaŭ la universitata enirekzameno miaj gepatroj akompanis min ludi volanon en la Ĉefurba Stadiono por unu horo, kio multe helpis malstreĉi miajn korpon kaj menson."
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|