Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La ĉina sporta delegacio revenis al Pekino
2012-08-16


Liu Yandong manpremas kun Wu Minxia, ĉampioneco de plonĝado. 

 

    La 14-an de aŭgusto la ĉina sporta delegacio partopreninta en la 30-aj Someraj Olimpikoj en Londono revenis al Pekino kaj estis bonvenigita de Liu Yandong, ĉina ŝtata konsilanto, en la Pekina Ĉefurba Internacia Flughaveno.

 

    En la Olimpikoj la ĉina sporta delegacio gajnis 38 orajn medalojn, 27 arĝentajn kaj 23 kuprajn, kaj okupis la 2-an lokon laŭ la nombro de la oraj medaloj kaj tiun laŭ la nombro de la medaloj.

 

    En la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio Liu Yandong alte taksas la elstarajn rezultojn kaj la sportan spiriton de Ĉinio prezentitan en la Olimpikoj. Ŝi esprimis al la sportistoj, trejnistoj kaj laborantoj varman gratulon kaj sinceran saluton.

 

    Liu Yandong diris, ke la elstaraj rezultoj de la ĉina sporta delegacio estas gajnitaj sub la firma gvido de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sub zorgo kaj subteno de la ĉina popolo. Oni devas atribui la rezultojn al diligenta trejnado de sportistoj kaj al solidareco, batalo kaj kuna penado de la sportaj laborantoj de Ĉinio. Ŝi esperas, ke la sportaj laborantoj serioze resumos la spertojn, gardos sin de aroganteco kaj malpacienco, faros persistajn penojn kaj senĉese altigos la sportan nivelon. Ŝi esperas ankaŭ, ke sportistoj kaj trejnistoj venos inter popolamaso por stimuli ilian entuziasmon en partopreno de sporta ekzercado kaj plue antaŭenpuŝos prosperon kaj disvolvon de la tutpopola korpofortikiga afero. Ŝi esperas, ke diversaj lokoj, rilataj departementoj kaj diversaj sociaj rondoj de Ĉinio daŭre subtenos disvolvon de la ĉina sporta afero, antaŭenpuŝos kunigon de sporto kaj eduko, kune penados kaj faros pli grandan kontribuon por konstrui sportan potenclandon kaj realigi grandan releviĝo de la ĉina nacio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng