Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio postulas, ke Japanio senkondiĉe liberigu la ĉinajn civitanojn arestitajn ĉe la insulo Diaoyu
2012-08-17


Du ŝipoj de la Japana Mara Sekureca Agentejo kolizias kontraŭ la ĉina ŝipo. 

 

    Laŭ raporto de la Televida Stacio de la Japana Radia Asocio en 15-a de aŭgusto, la Japana Mara Sekureca Agentejo arestis 14 ĉinajn civitanojn el Hongkongo nomatajn "personoj protektantaj la insulon Diaoyu" per la kaŭzo "kontraŭleĝa eniro".

 

    Laŭ rilata raporto la Japana Mara Sekureca Agentejo intencas reteni la ŝipon kaj transporti la 14 arestitajn ĉinojn al la insulo Okinawa por ekzamenado.

 

    En la sama tago Fu Ying, vicministro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, urĝe vokis Uichiro Niwa, ambasadoron de Japanio en Ĉinio, kaj telefonis kun Tsuyoshi Yamaguchi, vicministro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Japanio, por fari severan traktadon pri la kontraŭleĝa aresto de ĉinaj civitanoj fare de Japanio ĉe la insulo Diaoyu.

 

    Fu Ying reasertis la starpunkton de Ĉinio, ke Ĉinio posedas la suverenecon super la insulo Diaoyu kaj ĝiaj apudaj insuletoj. Ŝi postulas, ke Japanio garantiu sekurecon de la 14 ĉinaj civitanoj kaj tuj senkondiĉe liberigu ilin.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng