2012-08-17
 Alilandaj lernantoj faras saluton al siaj instruistoj. |
|
 La ceremonio de dono de diplomo laŭ la tradicia etiketo de Ĉinio. |
La 15-an de aŭgusto 42 leondancaj lernantoj el diversaj landoj finis la rilatajn kursojn kaj oficiale akceptis siajn diplomojn en Guangdong, provinco en suda Ĉinio. Al la alilandaj lernantoj donis la diplomojn la estroj de la Oficejo pri Aferoj de Elmigrintaj Ĉinoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la Guangdong-a Oficejo pri Aferoj de Elmigrintaj Ĉinoj.
Tiutage la 42 lernantoj faris prezentadon en la Centro Chan Wu de Guangdong por montri siajn atingojn akiritajn dum la pasintaj 21 tagoj en la kursoj pri la leondancaj teknikoj kun la loka karakteraĵo aparta. Ili prezentis leondancojn surteran, benkogrimpan kaj aliajn tradiciajn teknikonj kaj rutinojn. La spektantoj aplaŭdadis kaj ree aplaŭdadis.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|