2012-08-17 Celebre al la 125-a datreveno de la naskiĝo de Esperanto kaj al la 77-a datreveno de la fondiĝo de la Xi' an-a Esperanto-Asocio, okazos en la urbo Xi' an, nordokcidenta Ĉinio la unua forumo pri disvolviĝo de Esperanto por montri utilecon de tiu ĉi internacia lingvo kaj atingon de Esperanta praktikado en internacia komunikado, instruado, komercado, arto kaj tiel plu, por esplori novan elirejon por disvolviĝo de Esperanto kaj por pli bone servi al niaj mondo kaj socio!
Mil dankojn la Xi' an-a Esperanto-Asocio esprimas al la Universala Esperanto-Asocio, al la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, al la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, al la Ĉina Asocio de Interkomuniko kaj Intertrakto kaj al la Xi' an-a Jiaotong-Universitato pro la subtenoj!
La forumo provizas intelektulojn per bonŝancoj de akademia interkomunikado, komercajn elitojn kaj entreprenistojn per internacia perspektivo kaj nova ŝanco kaj precipe la kulturan interŝanĝon per Esperanto.
Invititoj: esperantistoj, societoj, universitataj specialistoj, kulturaj famuloj, komercaj elitoj kaj tiel plu.
Tempo: De la 28-a de septembro ĝis la 1-a de oktobro, 2012.
Loko: Nanyang-Hotelo de la Xi' an-a Jiaotong-Universitato.
Programeroj:
En la 28-a de septembro: Akcepto al partoprenatoj
En la 29-a de septembro
Matene: Solena malfermiĝo de la forumo kaj saluto-parolado de honoraj gastoj.
Parola temo: La historio kaj perspektivo de Esperantaj lecionoj en universitato fare de sinjoro Lin Liyuan, prezidanto de la Kantona Esperanto-Asocio.
Posttagmeze: a. pri la parola temo "Espernataj gravecoj en interlingvistiko kaj utileco en fremadlingva instruado" fare de sinjoro Zhou Liuxi, profesoro de la Pekina Normala Universitato. b. pri la parola temo "Esperanta praktikado en internacia komerco" fare de sinjoro Wang Tianyi, prezidanto de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo kaj tiu de la Xi' an-a Esperanto-Asocio.
Vespere: Amuza vespero.
La 30-a de septembro
Matene: a. pri la parola temo "Praktikado kaj disvastigo de Esperanto en la budhisma kampo de la mondo" fare de majstro Miaohui, fama esperantisto kaj monaĥo. b. pri la parola temo "Pera utileco de Esperanto inter la latinaj lingvoj kaj la ĉina lingvo" fare de sinjoro Aldreno, esperantisto el Brazilo.
Posttagmeze: pri la parola temo "praktikado kaj perspektivo de Esperanto en la turisma kampo" fare de sinjoro Qi Jian, sekretario de la Hubei-a Esperanto-Asocio.
Interparolado de delegitoj.
Vespere: vizito al la norda Placo de Dajan-pagodo kaj la sennokta urbo Datang.
En la 1-a de oktobro
Ekskurso en la urbo Xi' an
Fermo de la forumo je la 12-a horo.
Anonco pri forumo:
1. La kotizo por la forumo estas 900 juanoj RMB ne inkl. de manĝado kaj loĝejo.
2. Bonvolu sendi la aliĝilon antaŭ la 25-a de septembro.
3. Kontatiĝu per retpoŝtoj: stalinoyuan@gmail.com kaj 1633766986@qq.com.
Kontaktaj homoj kaj metodoj
Telefono: 029-82622952;
Respondeculoj kaj poŝtelfonoj: Instruisto Juan 15339221362 kaj Instruisto Zhang 15353647522;
Retpoŝtoj: stalinoyuan@gmail.com, 1633766986@qq.com.
(el la Xi' an-a Esperanto-Asocio)
Redaktoro: Wang Lihua
|