2012-08-20
 Antaŭ la ekveturo |
La 17-an de aŭgusto inaŭguriĝis en Nanning, ĉefurbo de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio, la Internacia Aŭta Ralio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorientaj Aziaj Landoj (ASAL) 2012. La aŭtovico konsistanta el 131 konkursantoj kaj 24 aŭtoj ekveturis de Dongxing kaj vojaĝos tra Vjetnamio, Laoso, Tajlando, Kamboĝo, Malajzio kaj Singapuro. La 7-an de septembro la aŭtovico revenos al Pingxiang de Ĉinio post 22-taga veturado de 10 mil kilometroj. Krom supre menciitaj landoj Birmo kaj Malajzio unuafoje sendis konkursantojn partopreni en la ralio. Dum la vojaĝo la aŭtovico vizitos la ĉinajn ambasadorejojn en la landoj, kiujn ĝi atingis, por fortigi komunikadon kaj grandigi la influon.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|