2012-08-20
En 2005, pacamaj personoj en Ĉinio, Japanio kaj Koreio eldonis historian libron Historio por Malfermi Estontecon - Moderna Historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio.
La libro estas en la ĉina, japana kaj korea lingvoj. La komuna historio devas esti en la komuna lingvo. Pro tio, 40 pacamaj esperantistoj en la tri landoj volontule tradukis la libron en Esperanton. La libro montras praktikan utilecon de Esperanto, kaj estis laŭdata de Komitato de UEA.
Ĝi havas 250 paĝojn. Esperantigo kaj eldono de la libro estis apogita de la Ĉina Esperanto-Ligo, Japana Esperanto-Instituto kaj Korea Esperanto Asocio.
Redaktoro: Niu Xueqin
|