2012-08-20
 En la inaŭgura ceremonio de la Arta Akademio |
Posttagmeze de la 19-a de aŭgusto okazis la inaŭgura ceremonio de la Arta Akademio Li Keran por memori la 105-an datreveno de la naskiĝo de la ĉina moderna artisto Li Keran. La unua estro de la akademio estas lia edzino Zou Peizhu, kiu donacis pli ol mil verkojn de sia edzo al la hejmlando.
Li Keran (1907-1989), unu el la plej influenca pentristo en Ĉinio en la lasta jarcento, pentris 70 jarojn por esplori modernan stilon de la ĉina pejzaĝo-pentrarto. Li esperis konstrui artan akademion por doni edukadon kaj fari studadon de la ĉina pentrarto. Nun realiĝas lia revo. La Arta Akademio celas pri studo, kreo, komuniko kaj edukado de la ĉina pentrarto.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|