2012-08-20
La Germana Esperanto-Asocio okazigas kurtfilmkonkurson pro la 125-a jubileo de Esperanto kun la premioj valore de pli ol 5 mil EUR. En ĝi ĉiu povas partopreni, ĉu komencanto aŭ profesiulo. Plej gravas kreemo.
La prezento de la venkintaj filmoj kaj la transdono de premioj okazos la 15-an de decembro 2012 en Berlin.
Kondiĉoj
-- Ĉiu filmo estu maksimume 5 minutojn longa.
-- La rajto pri la muziko por publika prezento devas esti certigita.
-- La personoj en la filmo permesis la uzon por publika prezento.
-- La filmfaranto garantias per sia subskribo, ke li havas iujn necesajn permesojn kaj rajtojn kaj ke neniuj rajtoj de aliaj personoj estas lezitaj.
-- Post la konkurso la filmoj estos libere prezenteblaj por ĉiuj sub la “Creative-Commons-Licence (CC-BY)”.
Eblas partopreni en la konkurso nur per la filmoj, kiuj estis kreitaj en la jaro 2012.
Kio gravas?
Montru al ni, kion la lingvo Esperanto signifas al vi, aŭ montru, kiel oni povas entuziasmigi la homojn pri Esperanto. Ne gravas, kiun lingvon vi uzas aŭ kiujn teknikaĵojn. Ne ekzistas limoj ĉe la interpretado.
Kiu povas partopreni?
Ĉiu! Hobiaj reĝisoroj, filmemuloj, media agentejoj, studentoj kaj kreemuloj el la tuta mondo.
Kio eblas?
Ĉio! De animacia filmo ĝis dokumentada filmo aŭ ĉefa filmo ĉio bonvenas. Ne ekzistas limigoj de formato. Eblas filmi per poŝtelefono aŭ profesia kamerao. Eblas uzi ĉiun lingvon de la mondo.
Kiel partopreni en la konkurso?
Limdato estas la 30-a de septembro 2012.
Necesas prezenti video-lumdiskon en kutima formato (ekz. mov, mpg, avi, DVD).
Bonvolu ne sendi originalan materialon, ĉar ni ne resendos ĝin.
Partopreno eblas nur per poŝtaĵo al:
Kurzfilmwettbewerb - Deutscher Esperanto Bund
Silberburgstraße 82
D-70176 Stuttgart
Germanio
Premioj
Plej bona filmo |
2'000 EUR |
Plej bona ideo |
1'000 EUR |
Plej bona filmo en Esperanto |
1'000 EUR |
Premio de la publiko |
1'000 EUR |
Ne eblas jure procedi pri la konkurso. Se ne alvenas sufiĉe da filmoj, la Germana E-Asocio rezervas al si la rajton ne disdoni ĉiujn premiojn.
Ĉu pliaj demandoj?
Skribu retpoŝton al kurzfilmwettbewerb@esperanto.de aŭ telefonu al Rainer Kurz + 49-163-3873785.
Tradukoj
Por tradukoj al Esperanto la Germana E-Asocio estas je via dispono. Esperantistoj estas invitataj traduki tiun ĉi dokumenton al aliaj lingvoj. Ni publikigos vian tradukon poste en la retejo : http://esperanto.de/gea/film-eo.html.
(Kontribuo de Rainer Kurz el Germanio)
Redaktoro : Wang Lilhua
|