2012-08-20 La 15-an de oktobro 2009, la Esperanto-vikipedio atingis 120.000 artikolojn. Nia vikipedio laŭ la nombro de artikoloj nun tenas la 21-an lokon inter la diverslingvaj versioj. La 120.000-a artikolo temas pri Sao Bento do Trairí, eta urbo en norda Brazilo.
Ĉiutage ĉ. 160.000 vizitoj de homoj
La Esperanto-vikipedio ricevas tage ĉ. 160.000 vizitojn de homoj (do sen robotoj). Per tio la Esperanto-vikipedio en aŭgusto okupis la 33-an lokon - iom post la greka kaj slovaka, iom antaŭ la litova kaj serba versioj.
Graveco de la vikipedio
La Esperanto-vikipedio havas pluroblan utilon por la Esperanto-komunumo. Unue ĝi servas kiel leksikono - fakte la unua ĝenerala leksikono dum la ĝisnuna 122-jara historio de Esperantujo. Due per tio ĝi subtenas ankaŭ la terminologian diskutadon kaj laboron. Trie nia vikipedio tre klare montras al la ekstera mondo, ke Esperanto vivas ĉiutage kaj estas daŭre uzata. La lingvo Esperanto, antaŭ 122 jaroj la plej malgranda lingvo de la mondo, intertempe havas firman lokon inter la 50 plej gravaj lingvoj. Tio videblas krom per vikipedio ankaŭ per pluraj aliaj statistikoj kaj per la uzado en multlingvaj retejoj.
(Lu Wunsch-Rolshoven)
Redaktoro: Niu Xueqin |