Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
E-programo en radio en Brazilo
2012-08-20

 

    Ĉiu-dimance, ekde la 15-a de novembro de 2009 (tago de la brazila respublika proklamigo), de la 10-a horo ĝis la 10-a horo kaj 30 minutoj estiĝis radia programo pri Esperanto. Ĝi okazis komence en la portugala, ĉar ĝi celas unue disvastigi Esperanton inter ne-esperantistoj.

 

    La programo nomiĝis en la portugala: 'Esperanto é o show. voce, o artista' (= 'Esperanto estas la spektaklo. Vi, la artisto') Ĝi okazis per Radio Melodia -- 'La elkora radio' -- Juscelino Gama, faka delegito de UEA pri E-instruado kaj disvastigado, estos la prezentanto.

 

    Oni aŭskultis ĝin per: http://mail.china.com/www.melodiaweb.com.br (klaku sur maldekstra laŭtparolilo kaj poste elektu ligilon "Alternativo") bonvole salutu s-ron Osmar Santos -- direktoro de la Radio -- pro lia apogo al Esperanto: http://www.melodiaweb.com.br/Contato.aspx.

 

    Radio Melodia estas la dua plej granda interreta brazila radio, laŭ matematika kalkulilo de Google. Ĝi havas aŭskultantojn en ĉiuj brazilaj regionoj (232 urboj) kaj ankaŭ en 52 landoj. Radio Melodia jam de la jaro 2008 kunlaboras pri la disvastigo de Esperanto, ekzemple, ĉiu tago de lundo ĝis sabato ĝi prezentas 4 E-muzikojn je la 9-a, 11-a, 14-a kaj 16-a horoj, laŭ la brazila horaro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng