Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Usona junulo lernis la tradician ĉinan medicinon en Shanxi de Ĉinio
2012-08-21


Du Qingchun (dekstre) gvidas Bryan Anker (meze) palpi la pulson. 
 

Du Qingchun (meze) gvidas Bryan Anker (maldekstre) ekzerci akunpunkturon. 

 

    Bryan Anker estas studento de la Universitato de Kalifornio en Usono. En la 15-a de julio li venis al la urbo Linfen en Shanxi-provinco de Ĉinio. Dank' al la rekomendo de la loka departemento pri sano li eklernis de Du Qingchun, maljuna kuracisto de la tradicia ĉina medicino, la tradician ĉinan medicinon en iu loĝkvartalo de la urbo. Kuracisto Du, kiu okupiĝis pri kuracado 50 jarojn, konigis al Bryan Anker fundamentan teorion, la kvar metodojn de diagnozo -- observado, aŭskultado kaj flarado, pridemandado kaj pulspalpado kaj aliajn sciojn pri la tradicia ĉina medicino. La 15-an de aŭgusto Bryan Anker formale rekonis Du Qingchun kiel sian majstron.

 

    Laŭ konigo por glate lerni la tradician ĉinan medicinon Bryan Anker lernis la ĉinan lingvon tri jarojn en la Universitato de Kalifornio, Ŝanhajo kaj Taiwan kaj nun li povas flue interparoli ĉine.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2001 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng