2012-08-21 Retaj projektoj en Esperantujo ofte estas dependaj de la entuziasmo kaj laboremo de unuopaj homoj. Tiel statis la afero ankaŭ pri du gravaj retaj bibliotekoj kun imponaj kolektoj de Esperanta literaturo, kies prizorgantoj forpasis dum la lastaj jaroj. Nun la reta projekto Lernu.net planas starigi novan retan bibliotekon, kiu estos prizorgata de pli granda teamo kaj laŭeble inkluzivos enhavojn el pli fruaj retejoj.
La projekto eLibrejo, kiu enhavis grandan kvanton da elektronikaj libroj en la formato pdf, estis prizorgata de Franko Luin en Svedio, kaj post lia forpaso en 2005 ĝi tute malaperis el la reto. En 2008 forpasis Don Harlow, kiu en Usono estris grandan retejon pri literaturo en Esperanto. Lia retejo de tiam kuŝas neprizorgita.
Pri la nova biblioteko Libera Folio faris intervjuon al Erin Piateski, unu el la respondeculoj de la granda retejo Lernu.net.
Bonvole legu la tutan raporton en http://www.liberafolio.org/2012/nova-reta-biblioteko-aperos-ce-lernu
(el Libera Folio)
Redaktoro: Xie Ruifeng |