Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Martin Yan prezentas la "ĉinan guston" al la mondo
2012-08-21

de ZHANG DONGDONG

 


Yan en prezentado de preparo de nudeloj en la televida programo

 

    "Mi ne estas majstro de kulinara arto, anstataŭe mi estas ambasadoro de interŝanĝo de kulturo kaj kulinara arto", diris Martin Yan. Antaŭ 32 jaroj, li per televida programo konigis al la okcidenta societo la kulinaran arton de Ĉinio kaj ĝian dietan kulturon. Nun la televida programo "Yan Kuiras" jam enhavas 3 mil epizodojn kaj 2 bilionojn da rigardantoj. 

 

     Martin Yan, honore nomita "Nordamerika Dio de Kulinara Arto", akceptis intervjuon en Pekino. Li diris, ke bongustaj manĝaĵoj kunligis la popolojn en la tuta mondo, kaj li esperas, ke la televida programo povas disvastigi influon de la ĉina kulinara arto por diskonigi la tradician kulturon de Ĉinio kaj por prezenti kontribuon de ĉinoj al la landoj, kie ili loĝas.

 

    "Mi pasis mian infanecon en la kuirejo." Naskiĝinta en decembro de 1952 en Kantono, suda Ĉinio, Yan ekhelpis sian patron jam de la knabeco. En la restoracio de sia patro, li vidis diversajn kulinaran teknikon de la kantona kulinara arto kaj havis grandan intereson pri la kulinara arto. Li forlasis sian hejmon en la aĝo de 13 jaroj kaj venis al Hongkongo por lerni kulinaran arton kaj samtempe labori en restoracio. Poste li eniris en la Universitaton de Kalifornio de Usono. Por pagi la tro multekostan kotizon, Yan lanĉis kurson de la ĉina kuirarto, kiu altiris multajn studentojn, kiuj pagis 18-20 usonajn dolarojn po horo, sed tiam aliaj ĉinaj studentoj ne povis akiri 1 dolaron po horo.

 

    Yan akiris sian majstran diplomon de manĝaĵa scienco de la Universitato de Kalifornio en la jaro 1975 kaj revenis al Hongkongo por labori kiel direktoro de manĝaĵo-farado. Post kelkaj jaroj li iris al Kanado por helpi sian amikon en administrado de lia ĉina restoracio. Kanada televido invitis lin ĉeesti iun kuirartan programon kaj donis al li laboron por prezidi la programon pri la kulinara arto.

 


Yan kaj lia juna fano 

 

    "La direktoro de la televido diris al mi, ke ili volas ke mi faru programon de 130 epizodoj pri la kulinara arto," Yan diris. Pro la alta enspezo de 13 mil kanadaj dolaroj, Yan akceptis la laboron kaj faris la sloganon "Se Yan povas kuiri, ankaŭ vi tion povas!". 

 

    Per bela rideto kaj humura parolo kun bona kulinara tekniko, lia programo altiris multajn rigardantojn. La usona publika televido-reto aĉetis ĝin en la jaro 1982, kaj la programo estis trovebla sur la globaj televidoj ekde la jaro 1986. "Mi tre ĝojas kiam mi faras kuiradon, pro forta amo. Mi kuiras kun pasio kaj ĉiutage lernas". Yan diris al la laborantoj de la restoracio: "Nur se ĉiu kliento estas bona amiko kaj ĉiu tago -- kvazaŭ la inaŭgura tago, vi estas en la stato plej entuziasma."

 


Yan en vendado de sia libro  

 

    Laŭ Yan, jam troviĝas en Usono 46 mil ĉinaj restoracioj, kiuj akiras monon de 22 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĉirkaŭ miliono da ĉinoj laboras en la kulinara industrio. Nun en la usonaj urboj kun pli ol 5 mil loĝantoj funkcias ĉinaj restoracioj, tio donas ŝancon al enmigrintaj ĉinoj. Usonoj ŝatas ĉinajn manĝaĵojn, sed multaj ĉinaj restoracioj estas ne sufiĉe bone administrataj. Ili devas allogi klientojn per bonaj servo, konfido kaj administrado anstataŭ per malalta prezo. Yan diris, ke manĝado estas sperto kaj ĉinaj restoracioj devas liveri bonajn spertojn al la klientoj . 

 

    Kvankam jam en la aĝo de ĉ. 60 jaroj, Yan ankoraŭ havas pasion. Li en la jaro 2003 startigis du novajn restoraciojn por disvastigi aziajn manĝaĵojn al la tuta mondo kaj en la jaro 2004 li ludis rolon en la hongkonga filmoRice Rhapsody (La Hainan-a Kokida Rizo). Nun Yan havas restoraciojn en Pekino kaj Kantono. "Mi ĉiam pensas, ke mi naskiĝis kaj kreskis en Ĉinio kaj mi volas reveni al mia hejmlando," Yan diris, "Nun estas cent miloj da alilandanoj en Pekino. Mi parolas ĉine kaj konas la ĉinan kulturon. Kial mi ne kaptas la ŝancon?!"

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng