2012-08-22
 Lanĉa ceremonio de la projekto "En la mondo estos plenaj je gajaj ridoj kaj ĝojaj voĉoj" |
La 19-an de aŭgusto la Aŭdologia Disvolva Fondaĵo de Ĉinio kaj la Aŭdokapabla Fondaĵo de Usono Starkey kune lanĉis en la urbo Xi' an de Ĉinio la projekton "En la mondo estos plenaj je gajaj ridoj kaj ĝojaj voĉoj". La projekto celas senpage helpi ĉinajn malriĉajn handikapoulojn je aŭdokapablo.
Laŭ plano la projekto daŭros 10 jarojn. Oni unue havigos al pli ol 6 mil malriĉaj handikapuloj je aŭdokapablo en la urboj Xi' an de Shaanxi-provinco, Chengdu de Sichuan-provinco kaj en aliaj regionoj kaj gubernioj ĉirkaŭ la urboj taŭgajn fonoforojn. Tio estas la plej grandskala donacado de fonoforoj fare de alia lando post la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949. La bona faro feliĉigos ĉinajn handikapulojn je aŭdokapablo.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|