2012-08-22 La 65-a Kongreso de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) arigis sepdekon da partoprenantoj inter la 14-a kaj 21-a de julio en Pécs, Hungario.
La inaŭguro okazis en la ŝtona muzeo apud la katedralo kun ĉeesto de la episkopo de Pécs, d-ro György Udvardy, kiu diris, ke estas ĝojige, ke la partoprenantoj de la kongreso estas kune laŭ tiu nova maniero de frateco kaj unueco, ke ili ekkonas unu la alian kiam ili okupiĝas pri la nova komuna lingvo, formas kulturon pere de la lingvo Esperanto.
Lige al la kongresa temo "Mi kredas je unu Dio", la kongresanoj havis eblecon aŭdi altnivelajn prelegojn de lokaj fakuloj, ankaŭ la prelegon de la episkopo "Naturo de la kredo – kredo kiel donaco".
La Asembleo de IKUE krom diskuto de la pasinta agado, diskutis pri la venontjara kongreso, kiu okazos en la regiono de Trento (Italio). Probable ĝi estos ekumena, kune kun KELI.
Bonvole legu la tutan raporton en http://sezonoj.ru/2012/08/215ikue/
Marija Belošević
(el La Balta Ondo)
Redaktoro: Xie Ruifeng |